Kalvinana preĝejo (Létavértes-Vértes)
Kalvinana preĝejo en Létavértes, iam en Vértes
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Létavértes, ĝis 1970 en vilaĝo Vértes.
Kalvinana preĝejo de Létavértes-Vértes | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Létavértes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | eklektikismo |
Konstruado | 1815–1862 |
Specifo | |
Enhaveco | 680 sidlokoj |
Longo | 25 m (interne) |
Larĝo | 11 m (interne) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 4283 Létavértes, Irinyi u. 10. |
Historio
redaktiLa unua mencio pri kalvinanoj en Vértes okazis en 1546. Ili havis kirkon ekde 1681, sed pro kadukiĝo ĝi estis malkonstruita en 1815. La pli nova estis konstruita inter 1815-1862. La orgeno estis kreita en 1877, renovigita en 2007. La plena tegmento estis renovigita en 1999, en la sekva jaro la plena eksteraĵo renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Nur la turo havas fenestrojn, la fasada parto ne. La pordo troviĝas ĉe piedo de la turo. Interne la muroj estis blankaj laŭ la kutimoj.