Kalvinana preĝejo (Litér)

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Litér (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Litér
Kalvinana preĝejo en Litér
Kalvinana preĝejo en Litér
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Litér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrua romaniko, frua gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La tiam katolika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1961 arkeologoj trovis la pordon, kiu estas jam la dua pordo de la konstruaĵo el la malfrua 13-a jarcento. La trovita enirejo estas la unua hungara varianto de Chartres-tipaj enirejoj. Dum erao de turkoj la preĝejo ruiniĝis (laŭ priskribo en 1582), ekde la 18-a jarcento jam la kalvinanoj profitis ĝin. En 1784 la kirko barokiĝis, la turo estis konstruita post jardeko. En 1898 renovigaj laboroj okazis, la pentrita kasona plafono estis forigita. La menciita pordo estis renovigita en 1969, ekde tiam kelkaj romanikaj motivoj estas videblaj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ stratangulo. La kvadrata turo reliefas en mezo de la fasado. La absido estas kvarangula. La interna spaco estas simpla laŭ la kalvinisma rito. 2 galerioj estas videblaj, unu por la orgeno.

Fontoj redakti