Kalvinana preĝejo (Nagybarca)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en vilaĝo Nagybarca (Hungario). Nur la plej malnova sonorilo farita en 1523 estis deklarita historia monumento en 2003.

Kalvinana preĝejo de
Nagybarca
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagybarca
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
paroĥo loke ekde 1791
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La tiam katolika romanika preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis ĝin. La kirko ricevis paroĥan rangon en 1791. Laŭ priskribo el 1903 la preĝejo ankoraŭ estis origina el la mezepoko, ĝi havis duonrondan absidon, la turo havis romanikajn ĝemelfenestrojn kaj rondirantan koridoron por rigardi fajron aŭ malamikojn. Post 2 jaroj la kirko plene estis trakonstruita, nur la fundamento restis origina.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto laŭ stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas alta piramido. Ĉe la enirejo estas videbla memortabulo pri Pál Balogh, kiu naskiĝis en la paroĥo. Interne estas 2 galerioj, la malgranda nur por la orgeno.

Fontoj redakti

Aŭdu ankaŭ redakti