Kalvinana preĝejo (Nagyhalász)
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Nagyhalász (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Nagyhalász | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyhalász |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Dato de konsekro | 1791 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1789–1791 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri katolika kirko okazis en 1332 en la komunumo, pri la kalvinanoj en 1597. Ili uzis la katolikan kirkon 83 jarojn, sed en 1696 ili havis jam propran lignan preĝejon. En 1789 ili ricevis permeson konstrui stabilan kirkon jam el ŝtonoj. Ĝi estis konsekrita en 1791. Oni konstruis galerion en 1809, en 1845 pliajn du galeriojn. La ŝtona turo estis konstruita en 1824. La preĝejo plene estis renovigita en 1975. La orgeno alvenis en nekonata jaro.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, sed en korto troviĝas ankaŭ la pastora loĝejo kaj hejmo de maljunuloj. La kirka fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas meze. Estas 2 enirejoj, la unua tra la turo, la alia ĉe la navo. Interne galerioj etendiĝas en tri flankoj.