Kalvinana preĝejo (Perőcsény)

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Perőcsény (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Perőcsény
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Perőcsény
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Perőcsény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Perőcsény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (parto de la turo), ekde 1790 baroko, ekde 1857 romantikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr


Historio redakti

Origine mezepoka katolika, gotika kirko dediĉita al Sankta Mikaelo estis konstruita supozeble en la 14-a jarcento. La unua mecio okazis nur en 1469. La katolika kirko funkciis tie ĝis fino de la 16-a jarcento, poste la kalvinanoj akiris ĝin. En sinodo en 1592 jam partoprenis kalvinana pastro el Perőcsény. En 1680 oni konstruis lignan galerion, en 1698 pentritan kasonan plafonon. En 1790 kaj en la jaroj 1856, 1857 trakonstruoj okazis. La unua estis laŭ baroko, la dua laŭ romantikismo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola ĉe rando de la vilaĝo, pli frue tombejo etendiĝis apude. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo okazas tra la turo, tamen estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo. Ekstere apogpilieroj apogas la navon.

Fontoj redakti