Kalvinana preĝejo (Peterd)
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en malgranda vilaĝo Peterd.
Kalvinana preĝejo de Peterd | ||
---|---|---|
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Peterd
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Peterd | |
Geografia situo | 45° 58′ 22″ N, 18° 21′ 38″ O (mapo)45.97268225950218.360486783403Koordinatoj: 45° 58′ 22″ N, 18° 21′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Baranya | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | 1768 baroko; 1836 klasikismo | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 75 sidlokoj + 40 sidlokoj en la galerio | |
Longo | 35 m | |
Larĝo | 20 m | |
Konstrumaterialo | masonita el brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLaŭ opinio de arkeologoj la unua romanika (tiam katolika) preĝejo de Peterd estis konstruita en la 12-a jarcento, en la sekva jarcento ĝi estis pligrandigita jam kiel gotika konstruaĵo. En la 15-a jarcento la kirko plene estis trakonstruita. La unua mencio okazis nur en 1573. Dum dominado de turkoj ĝi estis moskeo. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 18-a jarcento, nature ili havis jam la preĝejon, tiutempe estis farita la ligna kasona plafono. En 1768 ĝi plene renoviĝis, eĉ ankaŭ la turo. Denovaj trakonstruoj okazis en 1836 (tiam estis konstruita la ligna galerio), 1905, 1936. Diversaj renovigaj laboroj okazis en la fruaj 2000-aj jaroj.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. Meze estas ankaŭ la enirejo, sed arkeologoj trovis 2 aliajn pordojn flanke en la muroj. La absido estas duonronda. Interne la predikejo estas skulptita. La muzikilo estas harmoniumo.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo]
- hungare kun fotoj