Peterd, kroate Peterda estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.

Panoramo de Peterd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Peterd situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Kozármisleny troviĝas 18, Siklós kaj Villány po 19, Pécs 26, Bóly 34, Budapeŝto 215  km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. Peterd menciiĝis unuafoje en 1276 laŭ tiama hungara ortografio "Petherd" kaj "Peturd". Post la mezepoko dum regado de la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. Baldaŭe serboj, poste germanoj alvenis. En 1910 vivis tie 584 homoj, (553 hungaroj, 27 germanoj, 4 kroatoj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Peterd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti