Kalvinana preĝejo (Telkibánya)

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Telkibánya.

Kalvinana preĝejo de
Telkibánya
Kalvinana preĝejo en Telkibánya
Kalvinana preĝejo en Telkibánya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Telkibánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Longo 26 m
Larĝo 10 m
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ opinio de arkeologoj la unua gotika (tiam katolika) preĝejo kun ĉefnavo kaj du flanknavoj de Telkibánya estis konstruita inter 1318-1340 kiel parto de samtempe konstruita malgranda fortikaĵo. Inter 1442 kaj 1460 la husanoj dominis la regionon, ili trakonstruis la preĝejon al fortikaĵo. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en 1579. Tiutempe jam la kirko estis ruina, la kalvinanoj malkonstruis la sanktejon kaj la flanknavojn, la ceteraj partoj estis renovigitaj. En 1829 kampanilo estis konstruita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto, sed apude estas tombejo. en mezo de la fasado estas la turo, kiu estas preskaŭ tiel larĝa, ol la navo. Interne interesaĵo estas la predikejo, kiu ne kontaktiĝas kun la muro, tio estas escepta en Hungario.

Fontoj redakti

 
Vido al la preĝejo