Kalvinana preĝejo (Tiszakóród)
Tiszakóród
La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tiszakóród.
Kalvinana kirko de Tiszakóród | |
---|---|
Kalvinana kirko en Tiszakóród
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszakóród |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Tiu ĉi preĝejo (tiam katolika) estis konstruita en la 15-a jarcento laŭ la supozoj (laŭ aliaj taksoj inter 14-a kaj 16-a jarcentoj). Same ne estas konata, kiam la kalvinanoj akiris ĝin. En la 18-a jarcento la konstruaĵo barokiĝis. En 1864 oni trovis freskon, sed la kalvinanoj tuj kovris ĝin per kalko. La kvadrata turo estis konstruita en 1893.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto. En la fasado meze la turo reliefas, kie estas ankaŭ la pordo. La absido estas plurlatera kaj apogaj pilieroj apogas ĝin. Ankaŭ en la absido funkcias enirejo, tio estis farita jam dum la kalvinana erao. Origine ĉe la sanktejo estis sakristio, sed la kalvinanoj malkonstruis ĝin.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto