Kamal Nasser (naskiĝis en 1925 - mortis la 9an10an de aprilo 1973) estis palestina politika gvidanto, verkisto kaj poeto.

Kamal Nasser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1923 (1923-11-30)
en Bir Zeit
Morto 1-an de aprilo 1973 (1973-04-01) (49-jaraĝa)
en Bejruto
Mortis pro hommortigo vd
Alma mater Usona universitato de Bejruto vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jaser Arafat kun Najef Havatmeĥ, gvidanto de la Demokrata Fronto por Liberigo de Palestino kaj Kamal Nasser dum gazetara konferenco en Amano, 1970

Frua vivo redakti

Nasser naskiĝis en la Gaza-strio en kristana familio el Bir Zeit, proksime al Ramalaho. Li lernis en la lernejo de Bir Zeit (nun Universitato Bir Zeit) kaj la Usona Universitato de Bejruto. Poste li laboris kiel instruisto, dume li studis en Jerusalemo. En tiu periodo post la sendependiĝo de Israelo, Nasser laboris kiel ĵurnalisto.

Politika agado redakti

Li estis elektita en 1956 al la Jordania parlamento kiel membro de Ba‘ath en la Ramalaha distrikto. Li ne plenumis sian periodon, oni forigis lin el la parlamento. Israelo elpelis lin en 1967 el la okupita Okcidentaj teritorioj; li iĝis redaktoro de eldonaĵo de OLP, nome Filastin al-Thawra (revolucia Palestino). Aldone, li iĝis membro de la Centra Komitato de PLO de februaro 1969 ĝis julio de 1971.

Morto redakti

Nasser estis kaŝmurdita fare de IDF en 1973 dumnokte de la 9-a/10 de aprilo.

Unu el liaj murdistoj estis Ehud Barak, vestita sin kiel virino, kiu iĝis pli poste ĉefministro de Israelo.

Triviaĵo redakti

La ĉefa aŭditorio de Universitato Bir Zeit Universitato estas nomata laŭ li.