Kamovci
vilaĝo en Slovenio
Kamovci, hungare Kámaháza estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava.
Kamovci | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 107 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 59 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 38′ N, 16° 23′ O (mapo)46.6291516.383683Koordinatoj: 46° 38′ N, 16° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 166,1 m [+] | ||
Areo | 1,8 km² ( 180 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kamovci [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiKamovci kuŝas sur ebenaĵo, je alteco de ĉirkaŭ 165 m, laŭ la hungara landlimo, laŭ flanka vojo.
Historio
redaktiĜis fine de la 1-a mondmilito Kámaháza apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.