Kaniralo
La Okula kaniralo aŭ Grizgorĝa ralo (Canirallus oculeus), estas specio de birdoj en la familio Rallidae. Ĝi apartenas al la monotipa genro Canirallus. La genro iam enhavis ankaŭ la specion Canirallus kioloides, sed ĝi estis translokigita kiel Kioloida mentokrekso (Mentocrex kioloides) al la genro Mentokrekso (Mentocrex).
Kaniralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okula kaniralo (Canirallus oculeus)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}}
| ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, kaj Sieraleono.
La genro Canirallus estis iam metita en la familio Sarotruredoj (Sarothruridae). La genro estis translokigita al Rallidae kiam molekula genetika studo publikigita en 2019 trovis, ke la Okula kaniralo estis pli rilata al Rallidae ol al la Sarothruridae.[1][2]
La Okula kaniralo havas grizecan kapon kie kontrastas ruĝecbrunaj irisoj, kio pravigas kaj la sciencan kaj la komunan nomojn. Nuko, kolo kaj brusto estas ruĝecbrunaj, simile al specioj de la genro Sarotruro. La dorso kaj flugiloj estas verdecgrizaj. La bekobazo estas tre fortika. La ino estas pli senkolora.
Referencoj
redakti- ↑ (2019) “Mitochondrial genomes from New Zealand's extinct adzebills (Aves: Aptornithidae: Aptornis) support a sister-taxon relationship with the Afro-Madagascan Sarothruridae”, Diversity 11 (24), p. 1–21. doi:10.3390/d11020024.
- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .