Kannur
Kannur, malajalame കണ്ണൂർ aŭdu estas marhavena kaj universitata urbego, sidejo de la samnoma distrikto Kannur en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. Origino de la loknomo estas duba. Dum brita rego en Hindio Kannur estis konata kiel Cannanore.
Kannur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 670001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 52′ N, 75° 21′ O (mapo)11.86888888888975.355555555556Koordinatoj: 11° 52′ N, 75° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 2966 km² ( 296 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kannur [+] | |||
Geografio redakti
Kannur situas sur la Malabara Marbordo havanta 8 km longajn marbordojn kaj 3 km longajn sablajn strandojn. Mangaloro troviĝas 128, Majsuro 144, Koimbatore 194, Koĉi (Barato) 231, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 403, Mumbajo 838, Kolkato 1817, tutlanda ĉefurbo Delhio 1874 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Kannur havis 232 486.
Historio redakti
Kannur estis grava komerca centro en la 12-a jarcento kun aktivaj komercaj rilatoj kun Persio kaj Arabio. La urbo apartenis al islama sultanlando, eĉ ĝi estis ĉefurbo. La portugaloj konstruis fortikaĵon en 1505, kiun la nederlandanoj konkeris en 1663. Ili modernigis la fortikaĵon, tamen ili vendis ĝin. Dum la 17-a jarcento Kannur estis ĉefurbo de islama sultanlando. La britoj konkeris la urbon en 1790 kaj utiligis ĝin kiel armea stacio. Ĝi funkciis kiel la brita armea ĉefsidejo sur la okcidenta marbordo de Hindio ĝis 1887.
Ekonomio redakti
Kannur kun sia distrikto estas signifa tekstila kaj manfaraĵa centro, ankaŭ ŝatata turisma celloko por marbanantoj. Kannur heredis la britajn armeajn instalaĵojn, nun ĝi estas grava sidejo de armeo kun eduka centro.
Religioj redakti
En 2011 hinduoj havas la plimulton en Kannur kun 56.3% procentoj, ekzistas pli granda malplimulto de islamanoj (37.9%), ankaŭ kristanoj (5%).
Lingvoj redakti
La malajala estas la administra kaj loka lingvo. La angla estas sufiĉe konata.
Eduko redakti
Kannur estas universitata urbego (de 1996), sed ekzistas ankaŭ armea akademio.
Klimato redakti
Kannur situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 3306 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-aprilo malpli aŭ apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 23-32 °C.
Trafiko redakti
Kannur havas vojan kaj fervojan kontaktojn laŭ la marborda trafiklinio, ankaŭ havas internacian flughavenon. Turistoj kaj fiŝkaptistoj uzas la havenon.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans