Tiruvanantapuram

urbo en Barato

Tiruvanantapuram (malajalame തിരുവനന്തപുരം) estas metropolo, kies pli frua nomo ĝis 1991 estis Trivandrum. Ĝi estas grava urbo (ankaŭ universitata urbo) en la barata subŝtato Keralo, kies ĉefurbo ĝi estas.

Tiruvanantapuram
Thiruvananthapuram Montage.jpg
Administrado
Poŝtkodo 695001 [+]
Demografio
Loĝantaro 743 691  (2011) [+]
Loĝdenso 3 461 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo)8.487576.9525Koordinatoj: 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 214,86 km² (21 486 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Tiruvanantapuram

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Thiruvananthapuram [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Panoramo en Tiruvanantapuram

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Tiruvanantapuram situas en la suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la bordo de Araba Maro.

 
Palaco en Thiruvananthapuram
 
Vojo en Thiruvananthapuram

KlimatoRedakti

Tiruvanantapuram troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas 1828 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-novembro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-32 °C.

HistorioRedakti

La loko estis tre longe loĝata, kiel grava komercejo pri spicoj, santaloj kaj eburoj. En 1745 la urbo estis administrejo de la regiono. En 1962 Thiruvananthapuram iĝis la lulilo de la spacprogramo de Barato. Ekde 1995 oni evoluigis elektronikon en apartaj institutoj.

TrafikoRedakti

Tiruvanantapuram havas ĉefvojan kaj fervojan kontaktojn kun la regiono kaj havas internacian flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti