Kapelo Sankta Vito (Velem)

Kapelo Sankta Vito estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Velem, sur montopinto (568 m).

Kapelo Sankta Vito
Kapelo Sankta Vito en Velem
Kapelo Sankta Vito en Velem
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Velem
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Kőszeg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko ĝis 1859
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la bronzepoko arkeologoj trovis signifan urbon (!) sur la monto, baldaŭ la romianoj havis tie turon. Dum la mezepoko hungaraj magnatoj havis tie fortikaĵon, sed en 1291 la parlamento ordonis la detruon. En 1561 estis menciata preĝejo. Laŭ alia informo en 1713 monaĥo konstruis kapelon kun ermitejo el restaĵoj de la iama fortikaĵo, poste la kapelo iĝis pilgrimloko. La nun videbla formo estas videbla ekde 1859. La orgeno estis farita en 1891. Dum la socialismo tiu kapelo estis finstacio de la tutlanda (blua) turista vojo, poste la finstacio estis translokita al Kőszeg. Tamen memortabulo kaj memorkolono memorigas pri tio ĉe la kapelo. En 1990 ŝtelistoj ŝtelis skulptaĵojn el la kapelo.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sur la montopino inter multe da arboj. En mezo de la fasado (farita en 1830) kaj la paroĥejo (konstruita en la 19-a jarcento. En mezo de la fasado la kvadrata turo iomete reliefas, malsupre situas la enirejo, sed estas ankaŭ aliaj 2 enirejoj ĉe la fasado. La turopinto estas oklatera piramido. Interne la plej malnova bildo pri Ĉieleniro de Maria estis donaco el 1700. La alia bildo estis pentrita en Kőszeg en 1890. Apude estas skulptaĵoj pri Sankta Roĥo kaj Sankta Vendelino. La skulptaĵo pri Sankta Vito troviĝas ĉe la flanka altaro.

Ĉefkermeso okazas en la sekva dimanĉo de la 15-an de julio, alia kermeso okazas en oktobro (tago de marono. Pilgrimado nuntempe ne okazas, tamen escepte ĉiujare en la lasta dimanĉo de septembro el Perenye memore al ĥolero en 1849.

Fontoj redakti