Kapelo Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano (Lukácsháza)
Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Lukácsháza.
Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano | |
---|---|
![]() Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano en Lukácsháza
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lukácsháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn iama vilaĝo Csömöte [ĉomote] malfrugotika kirko funkciis jam en la 15-a jarcento. En 1756 dokumento menciis Sanktan Roĥon kaj Sanktan Sebastianon kiel kirkotitolon. En la 18-a jarcento ĝi trakonstruiĝis baroke post epidemio pri pesto. Ĝi estis denove trakonstruita en la 1860-aj jaroj.
Konstruaĵo
redaktiLa kapelo situas sola en tombejo. Sube en la fasado troviĝas la enirejo, pli supre en niĉo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Roĥo. La plej supre turo altiĝas. Interne la altaro kaj 4 lignaj skulptaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento. La altara bildo estis pentrita en 1860.