Kapitano Nemo (Latina por "Neniu") — konata ankaŭ kiel Princo Dakkar — estas fikcia rolulo inventita de la franca verkisto pri sciencfikcio nome Jules Verne (1828–1905). Nemo aperas en du el la romanoj de Verne, Dudek mil leŭgoj sub la maro (1870) kaj La mistera insulo (1874), kameo apero en la teatraĵo de Verne Veturo tra la Maleblo (1882) kaj unu el ĉefaj roluloj en la filmo de 2003 The League of Extraordinary Gentlemen aktorita de Naseeruddin Shah.

Kapitano Nemo
fikcia homo • literatura rolulo • aventurfilma rolulo • fikciulo en televida serio • rolulo de japana movbildo
Kreita de Jules Verne
Verko Dudek mil leŭgoj sub la maro
La Insulo Mistera
20,000 Leagues Under the Sea (1954)
Fushigi no umi no Nadia
Rolita de James Mason, Allen Holubar, Lionel Barrymore, Leonard Penn, Thomas Mitchell, Herbert Lom, Robert Ryan, Omar Sharif, Len Carlson, Vladislav Dvorzhetsky, José Ferrer, John Bach, Michael Caine, Ben Cross, Nasrudin Ŝah, Patrick Stewart, Sean Lawlor, William Morgan Sheppard, Mark Sheppard, Faran Tahir
Informoj
Originala nomo Captain Nemo
Sekso vira
Nacieco nekonata valoro
Posedaĵo Nautilus
Okupo esploristo • inĝeniero • teroristo • submariner • ŝipestro • scienca esploristo
vdr
Kapitano Nemo stare inter la ŝipanaro de la Nautilus dum li observas subakvan funebron.

Nemo, unu el la plej bone konata kontraŭherooj en fikcio, estas mistera figuro. Li estas la filo de hindia Maharaĝo, kaj scienca genio kiu vagadas la profundoj de la maroj per sia submarŝipo, nome Nautilus, kiu estis konstruita en pecoj tra la tuta mondo kaj ŝipveturigita al la konstruanto. Nemo klopodas projekti utopion, sed li estas pelita de venĝodeziro kontraŭ imperiismo centrita en la Brita Imperio kaj ĝenerale kontraŭ la tuta socio. Li penas ankaŭ pro la mortoj de siaj ŝipanoj kaj eĉ de siaj mortintaj malamikoj.

La aktoro James Mason ludis kiel Kapitano Nemo en la filmo 20,000 Leagues Under the Sea de 1954 produktita de Walt Disney.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti