Karaŝ
Karaŝ, rumane Caraș [karaŝ], serbe Караш, hungare Karas [karaŝ] estas rivero, kiu fontas en Rumanio kaj enfluas en Serbio en la Danubon.
Karaŝ | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 110 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Serbio |
Regionoj | [[]] |

Bazaj informoj
redaktiKaraŝ estas maldekstra flankorivero de Danubo. Estas kontakto per kanalo al Timiș. En Rumanio ĉebordaj vilaĝoj estas: Giurgiova, Ticvaniu Mare, Grădinari, Vărădia, Mercina kaj Vrani. En Serbio ĉebordaj vilaĝoj estas: Kuŝtilj, Vojvodinci, Dobriĉevo, Straĵa, Jasenovo, Dupljaja, Grebenac, Kajtasovo kaj Banatska Palanka, kie la rivero enfluas la Danubon.