Timiș [timiŝ] estas maldekstra flankorivero de Danubo, kiu fontas en Rumanio kaj fluas en Danubon en Serbio.

Timiș
rivero
Bazaj informoj
Longeco 359 km
Fluo
Geografio
Landoj Rumanio
Regionoj [[]]
Map
vdr
La rivero ĉe Panĉevo

Aliaj nomoj:

  • Tamiš (serbe)
  • Temes (hungare)
  • Temesch germane
  • Tibiscus (latine)
  • Tibisis (en iu antikva lingvo, eble la greka)

La rivero longas 359 km. Ĝia akvokolekta areo estas 13085 km².

Iom gravaj apudriveraj urboj: Caransebeș, Lugoj, fine en Serbio ĉe la enverŝiĝo Panĉevo.

La rivero kolektas la akvon el la Sudaj Karpatoj. Ankaŭ kanalo aliĝas al la rivero pro la inundodanĝero.

Nepre menciinde:

  • La rivero ne trafluas la urbon Timişoara, kvankam la hungarlingva nomo de la urbo signifas: fortikaĵo Temeŝ.
  • La rivero ne renkontas Tison, kvankam rekte fluas al ĝi, sed lastmomente ŝanĝas la direkton kaj elektas Danubon.

La nomo Tibisko estas en PIV2002, kun la malpreciza difino 'Hungaria rivero, enfluanta en Danubon'. Kálmán Kalocsay uzis la vorton en ĉiuj siaj tradukaĵoj. Laŭ Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) Tibisko estas Tisza (Tiso).