Dupljaja
vilaĝo en Serbio
Dupljaja, serbe Дупљаја, hungare Temesváralja [temeŝvAralja] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Bela Crkva (Serbio).


Bazaj informoj
redakti- Areo: 26 km²
- Koordinatoj: 44°55′22″N 21°16'23″E
- Alto super marnivelo: 76 m
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 26328
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
redaktiHistorio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Fehértemplom, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1921 vivis en Dupljaja 1149 serboj, 19 rumanoj, po 10 slovakoj kaj germanoj, 2 hungaroj. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Dupljaja 854 homoj, (775 serboj (91 %), 24 rumanoj, 7 ciganoj, 6 hungaroj, po 3 ĉeĥoj kaj kroatoj, 2 jugoslavianoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo