Bela Crkva (Serbio)

Bela Crkva (serbe Бела Црква, hungare Fehértemplom, germane Weißkirchen, rumane Biserica Alba) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. En ĉiuj lingvoj la nomo signifas: blanka preĝejo. Ankoraŭ 13 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bela Crkva
urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 675  (2002) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 54′ N, 21° 25′ O (mapo)44.897521.41722Koordinatoj: 44° 54′ N, 21° 25′ O (mapo) [+]
Alto 78 m [+]
Areo 353 km² (35 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bela Crkva (Vojvodino)
Bela Crkva (Vojvodino)
DEC
Bela Crkva
Bela Crkva
Situo de Bela Crkva
Bela Crkva (Serbio)
Bela Crkva (Serbio)
DEC
Bela Crkva
Bela Crkva
Situo de Bela Crkva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bela Crkva [+]
vdr
Bela Crkva situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Bela Crkva
Ortodoksa preĝejo de Bela Crkva

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bela Crkva situas en valo, laŭ ĉefvojo Panĉevo-Rumanio. Versec troviĝas 33 km-ojn for.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1355 en formo Fehéregyház. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1717 germanoj refondis la komunumon. En 1750 serboj kaj rumanoj alvenis. Inter 1774-1872 la loko estis parto de milita zono, rekte apartenanta al la Habsburga Imperio. En 1848 la serboj vane sieĝis la komunumon. En 1910 loĝis en Fehértemplom 11 524 da homoj, (6062 germanoj, 1994 serboj, 1806 rumanoj, 1213 hungaroj kaj 312 ĉeĥoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Temes (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Bela Crkva 10 675 da homoj, (serboj 8222, ĉeĥoj 511, ciganoj 266, hungaroj 180 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti