Karl Elbs
Karl Joseph Xaver ELBS (1858-1933) estis germana kemiisto kaj profesoro pri Organika kaj Fizika Kemio en la Universitato de Giessen kaj profesoro de Franz Fischer (1877-1947). Li kreis metodon je produktado de antracenoj per cikliga pirolizo de benzofenonoj.[1] Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la kvanta elektrokemio kune kun aliaj gravaj sciencistoj, nome Walther Löb (1872-1916), Julius Tafel (1862-1918) kaj Fritz Haber.
Karl Elbs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karl Elbs | |||||
Naskiĝo | 13-a de septembro 1858 en Alt-Breisach, Badeno (Germanio) | ||||
Morto | 1-an de januaro 1933 en Gießen, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato Justus Liebig de Gießen Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eble Karl Elbs ne sidas en la unua rango el la ĉiuepokaj kemiistoj, sed li sidas inter tiuj kiuj estis en la pinaklo de sia profesio en lia epoko. Lia vivo ilustras la aspekton pri tio kion oni supozas esti unu el la plej bonaj konkeroj de la homa vivo, ne estas ĝustadire tio kio restas.[2] En sia tuta vivo, Elbs verkis pli ol 80 dokumentoj pri novaj sintezoj de organikaj substancoj.
Kariero
redaktiLi ricevis sian doktorecan diplomon en la "Universitato de Frajburgo", en 1880, sub gvidado de Adolf Karl Ludwig Claus (1838-1900), la malkovrinto de la "fenazino". En 1887 li ricevis sian kapabligon (en Frajburgo) per tezo pri la "kloropikrino" kaj en 1894 li estis nomumita titulara profesoro pri kemio en la "Universitato de Giessen", kie li aktivis kiel direktoro de la fiziko-kemia laboratorio. Kiel fiziko-kemiisto li turnis sin al elektrokemio kaj plej sukcese plenumis kelkajn eksperimentojn.
La celo de liaj esploroj estis klarigi la procezojn pri konstituado kaj reakcio krom la sintezo de novaj substancoj. Elbs laboris sur la elektrokemia reduktado de aromataj nitrokomponaĵoj, la anoda oksidado de azo-komponaĵoj, kaj sur la alifataj alkoholoj kiuj ricevis grandan sciencan kaj praktikan gravecon.
Kune kun Otto Schönherr (1861-1926), en la kampo de la neorganika kemio, Elbs disvolvis studojn pri la oksidado de la persulfata acido, ĝia reprezentado kaj analiza determinado. El tie li estis kondukata al la demandoj pri la akumulatoroj, kie li portis la klarigon pri la kemiaj procezoj en la plumbo-acida bakterio, jodigo de aromataj kombinaĵoj, krom la malkovro de la plumba (IV) sulfato, kune kun Franz Fischer.
Reakcio de Elbs
redakti- La Reakcio de Elbs estas organika reakcio por produktado de poliaromataĵoj per pirolizo (aŭ senhidratigo) de o-metilaj benzononoj. Tamen, Elbs ne korekte priskribis ĉi-reakcion pro la tiama konadomanko rilate al la strukturo de la naftaleno:
Persulfata oksidado de Elbs
redakti- Kreita en 1893, la persulfata oksidado de Elbs estas organika reakcio de fenoloj en ĉeesto de kalia persulfato produktante para-dufenolojn. Kiel ekzemplo de la osidado de Elbs oni povas mencii la produktadon de la o-nitrokinono ekde la o-nitro-fenolo:
Verkaro
redakti- Electrolytic Preparations 1903
- Übungsbeispiele für die Elektrolytische Darstellung chemischer Präparate 1902
- Synthetischen Darstellungsmethoden Der Kohlenstoff-Verbindungen 1889
- Die akkumulatoren 1896
- A process for the electrolytic redukction of nitro-benzol, nitro-anisol, nitro-aniline and their homologues to Azo- and Hydrazo-compounds 1898[3]
- On the aromatic ketones ("Pri la aromataj ketonoj")[4]
- The sinthesys of nitrohydroquinone, 1893
Literaturo
redakti- Neue Deutsche Biographie
- Name Reactions in Organic Chemistry
- The Synthetic Nitrogen Industry in World War I: Its Emergence and Expansion
- Houben-Weyl Methods of Organic Chemistry
- A History of England
- Topics in organic chemistry
- Fischer-Tropsch Synthesis, Catalysts and Catalysis
- Name Reactions for Carbocyclic Ring Formations