Benzofenono

kemia kombinaĵo

Benzofenonodufenilketono estas organika kombinaĵo apartenanta al la ketona funkcia grupo, blanka aŭ flaveca solidaĵo kun karakteriza odoro, nesolvebla en akvo sed solvebla en organikaj solvantoj kaj uzata kiel reakcianto en kemiaj sintezoj. Benzofenono estas fotoiniciata substanco uzata en sekigaj procezoj tiaj kiaj inkoj, bildo-kreadaj rimedoj, kaj purigo de surfacoj en la presindustrio. Benzofenono preventas ke ultraviola lumo damaĝu odoraĵojn kaj koloraĵojn en produktoj kiel parfumoj kaj sapoj.

Benzofenono
Bastona kemia strukturo de la Benzofenono
Tridimensia kemia strukturo de la Benzofenono
Alternativa(j) nomo(j)
  • Benzoil-benzolo
  • Benzoil-benzeno
  • Dufenil-ketono
  • Dufenil-metanono
Kemia formulo
C13H10O2
CAS-numero-kodo 119-61-9
ChemSpider kodo 2991
PubChem-kodo 3102
Merck Index 15,1100
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca solidaĵo kun milda odoro
Molmaso 182,222 g·mol−1
Denseco 1,1108g cm−3
Fandpunkto 48,5 °C
Bolpunkto 305,4 °C
Ekflama temperaturo 150 °C
Solvebleco Akvo:0,14 g/L
Mortiga dozo (LD50) 84 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R50 R53
Sekureco S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H373, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P273, P314, P391, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzofenono povas aldoniĝi al plastaj pakaĵoj kiel ultra-viola blokaĵo por preventi foto-degradiĝon de plastaj polimeroj aŭ iliaj enhavoj. Ĝia uzado permesas al manufakturantoj ke ili enpaku la produktojn en travideblaj vitroj aŭ plastaĵoj (tiel kiel PETE-aj akvoboteloj. Sen ĝi, opakaj aŭ malhelaj pakaĵoj estus necesa.

En biologiaj aplikoj, benzofenonoj estas vaste uzataj kiel fotofizikaj sondiloj en la identigado kaj mapado de peptido-proteinaj interagoj.

Bonvolu ne konfuzi...
Dufenilketono aŭ benzofenono
Dufenila keteno
CAS-numero 119-61-9
CAS-numero 525-06-4
Ambaŭ apartenas al la familio de la ketonoj, sed la dufenila keteno posedas plian karbonatomon inter la du benzenajn ringoj ligitan per duobla ligilo.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Preparado de la dufenila etero per traktado de bromo-benzeno kaj benzaldehido:

  +     + 

Sintezo 2 redakti

  • Preparado de la dufenila etero per traktado de klorobenzeno kaj benzaldehido:

  +     + 

Sintezo 3 redakti

  • Preparado de la dufenila etero per traktado de benzoila klorido kaj benzeno:

  +     + 

Sintezo 4 redakti

  • Preparado de la dufenilketeno per oksidado de dufenilmetano:

    

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

    

Reakcio 2 redakti

4   4  

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti