Franz Fischer

germana kemiisto

Franz Joseph Emil Fischer (1877-1947) estis germana kemiisto, fondinto kaj unua direktoro (1913) de la "Instituto Max Planck pri Terkarba Esploro", en Mülheim. Li estis patro de Artur Fischer kaj Siegfried Fischer. Li laboris kun Wilhelm Ostwald kaj Emil Fischer en la Berlina Instituto, kiu tiam estis konata kiel "Societo Imperiestro Vilhelmo por Avanco de la Sciencoj".

Franz Fischer
Germana kemiisto, profesoro pri elektrokemio en Berlino, fondinto kaj unua direktoro de la "Instituto Imperiestro Vilhelmo pri Terkarba Esploro". Li estas ĉefe konata pro la disvolvo de la Procezo de Fiŝer-Tropŝ.
Germana kemiisto, profesoro pri elektrokemio en Berlino, fondinto kaj unua direktoro de la "Instituto Imperiestro Vilhelmo pri Terkarba Esploro". Li estas ĉefe konata pro la disvolvo de la Procezo de Fiŝer-Tropŝ.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de marto 1877
en Freiburg im Breisgau, Badeno,  Germana Regno
Morto 1-a de decembro 1947
en Munkeno,  Germanio
Tombo Hauptfriedhof Mülheim an der Ruhr vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Instituto Imperiestro Vilhelmo pri Terkarba Esploro
Universitato de Giessen
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kune kun Hans Tropsch, li kreis metodon pri sintezado de longĉenaj hidrokarbonidoj ekde miksaĵoj de hidrogeno kaj karbona unuoksido en ĉeesto de kobaltaj kataliziloj. Kune kun Hans Schrader, li disvolvis eksperimenton en laboratorio por determini la rendimenton de oleo en la naftoardezo kiun oni povas atendi ĉe konvencia ekstraktado de naftoardezo.

Biografio redakti

Post studi en Freiburg, Munkeno kaj Giessen kie li ricevis sian doktoriĝon en 1899,[1] gvidata de Karl Elbs (1858-1933), pere de la tezo pri la elektrolizo de la sulfata acido. En 1904 li eklaboris kun Emil Fischer en la Universitato Frederiko Vilhelmo. En 1911, li estis nomumita profesoro en la "Teknologia Universitato de Berlino" kaj en 1913 li iĝis fondinta direktoro de la "Instituto Imperiestro Vilhelmo por esploroj de terkarbo", en Mülheim. Post aliĝi al la Nacisocialisma Germana Laborista Partio, en 1933, li restis en sia posteno ĝis sia emeritiĝo en 1943.

Lia sukcedanto en la nazia partio estis la estonta nobela premiito Karl Ziegler (1898-1973). Ekde 1913, Fischer estis scienca membro de la "Societo Imperiestro Vilhelmo por la avanco de la sciencoj" post sia emeritiĝo ĝia sia morto. En 1919, li, kune kun la urbestro de Essen, la civila inĝeniero kaj teknika eldonisto Heinrich Reisner (1881-1969) kaj la bankisto Wilhelm von Waldthausen (1873-1946) kunfondis la "Societon Imperiestron Vilhelmon por Avanco de la Sciencoj". Ĉi-kompanio laŭ propra iniciato inaŭguris en 1927 la Domo de la tekniko, unu el la plej malnovaj institutoj pri scienca edukado. En 1932, Fischer elektiĝis kiel membro de la Germana Akademio pri Sciencoj Leopoldina.

Historio de la Procezo Fischer-Tropsch redakti

Fischer laboris kun Hans Tropsch en la reduktado de la karbona unuoksido uzante eksceson da hidrogena gaso. Uzante vaporojn kun alta temperaturo kaj premo, ili sukcesis ŝanĝi la proporciojn de la du gasoj en miksaĵoj da rapidbolaj substancoj elprenitaj el la terkarbo. Ĉi tiu maso de gaso kaj akvo reakciigas la vaporojn kaj karbonan unuoksidon produktante hidrogenon kaj karbonan duoksidon. Iu 2:1 proporcio en volumo de hidrogeno:karbona unuoksido miksiĝas produktante tion kion ili nomas "sinteza gaso" aŭ "singaso", evitante malpurigi la katalizilon per terkarbo.

Ĉi-klopodoj ne bone rezultis antaŭ la pactraktato de 1919, sed Fischer kaj Tropsch insistis, progresive anstataŭante la katalizilojn de ceria, kobalta kaj molibdena oksidoj, kiujn ili uzadis. Ĝi estis procezo de perdoj kaj konkeroj rilate al la kataliziloj, sed ili finfine decidis pri la plej bonaj rezultoj kun kobaltaj derivaĵoj. La sciencistoj ankaŭ devis zorgi pri la troo de varmo generita en la procezo. Esence estis ke ili kontrolu la temperaturon altigon tiel ke la reakcio povus okazi sen pliaj damaĝoj al la aparataro.

Ĉirkaŭ novembro 1935, malpli ol tri jaroj post kiam la germana nazia registaro trafis la povon kaj komencis klopodon favore al la nafta sendependenco, kvar komercaj instalaĵoj uzante la Procezon Fischer-Tropsch estis konstruitaj. En malmulte da tempo, tiuj kvar unuaj instalaĵoj iĝis naŭ, kies produktado-kapableco atingis 4,1 milionoj da bareloj ĉiujare ĉirkaŭ 1944. La procezoj Fischer-Tropsch provizis naŭ procento el la germanaj fueloj dum la dua mondmilito, kaj 25 pro cento el la fuelo por aŭtomobiloj.

La unuaj germanaj sukcesoj altiris la atenton de la usona registaro dum la postmilita periodo. Sed ĉirkaŭ la mezo de la 1950-aj jaroj la produktado de nafto tiel alte ekspansiiĝis ke la instalado de tiuj procezoj iĝis nekonkurebla, kaj plejmulto el la disvolvo-laboro kaj komercaj operacioj pri la procezo ĉesis. La sola escepto estas en Sudafriko, kie grandaj rezervejoj kun terkarbo adoptis tiun produktado-procezon. La ŝtata energikompanio Sasol, en 1955, kreis ĝian instalaĵon pri konvertado de terkarbo en hidrokarbonidojn, kiu funkcias ĝis la hodiaŭaj tagoj.[2]

Verkaro redakti

  • Über die Reduktion des kohlenoxyds zu Methan am Eisenkontakt under Druck, Fischer kaj Tropsch, 1923[3]
  • Über die Herstellung sinthetischer Ölgemische (Synthol) durch Aufbau aus Kohlenoxyd und Wasserstoff, Fischer kaj Tropsch, 1923
  • Über die direketer synthese von Erdöl-Kohlenwasserstoffen bei gewöhnlichem Druck", Fischer kaj Tropsch, 1926
  • Über Einige Eigenschaften der aus Kohlenoxyd bei gewohnlichem Druck Hergestellten Synthetischen Erdöl-Kohlenwasserstoffe, Fischer kaj Tropsch, 1926
  • Über die nunmehr erreichten technischen Stand der Benzinsynthese, kune kun Otto Roelen kaj Walter Feisst, 1932
  • Über den Chemismus der Benzinsynthese und über die motorischen und senstigen Eigenschaften der dabei auftretenden Produkte (Gasol, Benzin, Dieselöl, Hartparaffin), kune kun Herbert Koch 1932[4]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti