Hermann Emil Fischer

Hermann Emil FISCHER estis eminenta germana organika kemiisto, kiu faris brilajn kontribuaĵojn al la kemio pri naturproduktoj. Li estis ekzempla kemiisto kaj bonega modelo al ĉiuj generacioj de kemiistoj. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj malkovrintoj de la biokemio. Liaj plej gravaj esploroj rilatas al molekulaj strukturoj de sennombraj biokemiaj molekuloj, speciale la sukeroj.

Hermann Emil Fischer
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Hermann Emil Fischer c1895.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1852 (1852-10-09)
en Euskirchen
Morto 15-an de julio 1919 (1919-07-15) (66-jara)
en Berlino, Flag of Germany (3-2 aspect ratio).svg Germanio
Tombo Friedhof Wannsee, Lindenstraße
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Bonna universitato • Universitato de Strasburgo
Okupo
Okupo biokemiisto • kemiisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Li estis la unua kiu unue klarigis la strukturojn de pluraj sukeroj kaj enzimoj samkiel plurajn aliajn naturproduktojn, inklude de la glukozo, kafeino kaj ureata acido, kaj kiu elmontris la mekanismojn pri ilia formado. Li sintezis sennombrajn aminoacidojn kaj kreis el ili la malgrandajn ĉenojn kiel antaŭaĵojn al proteina formado. Li difinis la mekanismojn pri aperturo kaj fermado por klarigi kiel la enzimoj povas katalizi certajn reagojn, sed ne aliajn.

Li malkovris la kunmetaĵon fenilhidrazinon, kiu pli malfrue montriĝis tre utila rilate al variaĵo de celoj kaj estas induktaĵo de la ekzemo. Liaj eksperimentoj inkludas metodojn pri kontrolado de la kemio de la karbonhidratoj. Ĉi-esploro rezultis en la sintezo de serio da sukeroj. Lia plej granda sukceso estis la sintezo de la glukozo, fruktozo kaj manozo.

En 1902 li ricevis la Nobel-Premion pri kemio kiel agnosko pro liaj konkeroj pri la sukeraj kaj purinaj sintezoj. Li estis la unua organika kemiisto kiu ricevis tian honoron. Li difinis la kemiajn bazojn por la biokemio per siaj esploroj pri la sukeroj, enzimoj, purinoj kaj proteinoj, tiele starigante intiman rilaton inter la kemio kaj la biologio.

VivoRedakti

Emil Fischer estis filo de Laurenz Fischer kaj Julie Poensen. Li estis la sola virfilo el kvin infanoj de la juna paro. Fischer vizitadis la Gimnazion en Bonno. Li estis elstara lernanto kaj gradiĝis kiel la unua de sia klaso. Kvankam lia patro deziris ke li akompanu lin en la negoco-lando, Emil montris interesojn pri sciencaj temoj.

Per sia obstino, Emil konvinkis lian patron pri sia inklino por la sciencoj, kaj fine, lia patro konsentis je lia serĉado pri universitata edukado. Ĉi-tio estis turnopunkto en la vivo de Emil kaj starigis la fundamenton por liaj estontaj sciencaj atingoj. Emil deziris iĝi matematikisto aŭ fizikisto, sed lia patro konsideris ĉi-profesiojn sen ekonomia potencialo kaj anstataŭe persvadis sian filon studi kemion.

En 1871, Fischer komencis siajn studojn pri kemio en la Universitato de Bonno, kie li iĝis lernanto de August Kekulé (1829-1896) kaj Rudolf Clausius (1822-1888). En 1872, li translokiĝis al Strasburgo (kune kun sia kuzo Otto Fischer (1852-1932), kie li studis kemion gvidate de Adolf von Baeyer (1835-1917), kiu antaŭnelonge estis nomumita direktoro de la kemia instituto.

En 1874, li ricevis sian doktorecon en la Universitato de Strasburgo pro siaj esploroj pri la karbogudraj tinkturoj, kies laboroj li plenumis dum laborado kun Adolf von Baeyer. Cetere, iom poste Adolf von Baeyer elektis Fischer-on por iĝi privata asistanto en siaj laboratorioj por eksperimentoj.

En 1875, li akompanis Adolf von Baeyer al Munkeno, kie li kvalitiĝis kiel Privata Docento en 1878, kaj aliĝis al la universitato kiel Asista Profesoro, en 1879. En 1882, li estis promociita kiel profesoro pri kemio en Erlangen, kaj en 1885, li iĝis profesoro pri kemio en Wurzburg. En 1892, li sukcedis al August von Hofmann kiel direktoro de la Kemia Instituto de Berlino, kie li restis ĝis la fino de sia kariero.

Vidu ankaŭRedakti