Karl von Weizsäcker

Karl von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1853 en Stuttgart, mortinta la 2-an de februaro 1926 samloke) estis germana politikisto kaj juristo. Lia patro estis Carl Heinrich von Weizsäcker, lia filo Viktor von Weizsäcker.

Karl von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1853 (1853-02-25)
en Stutgarto
Morto 2-an de februaro 1926 (1926-02-02) (72-jara)
en Stutgarto
Tombo Pragfriedhof Stuttgart
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Patro Carl Heinrich von Weizsäcker
Infanoj Ernst von Weizsäcker • Viktor von Weizsäcker
Okupo
Okupo juĝistopolitikisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Karl von Weizsäcker ekstoldatis volontule en 1870 kaj vunditis antaŭ Parizo. Poste li ricevis la Feran krucon kaj studis jursciencojn. Enirante la ŝtatan justicservon li vokitis en la ministerion pri justico mem kaj iĝis tre rapide ties estro. Posteulante Otto von Sarwey li iĝis ministro pri ekleziaĵoj kaj instruadaĵoj. En 1906 li transprenis la ministerion pri eksteraj aferoj kaj iĝis je la fino de la jaro 1906-a ministroprezidanto de Virtembergo anstaŭigante Wilhelm August von Breitling. En tiu ĉi funkcio li estis ĝis la 6.11.1918. Ekde 1896 li partoprenis flanke la komisionon pri la enkonduko de la Civila leĝaro (Bürgerlichen Gesetzbuches). En la 24.2.1897 li personi iĝis nobelo kaj en 1916 la tuta familio grafiĝis laŭ ordono de reĝo Vilhelmo la 2-a (Virtembergo). Politike li estis naciliberulo kaj sentis sin responsa, dum ministroprezidanteco, nur antaŭ la virtemberga reĝo. Kun la suvereno li estis en harmonia kontakto. Weizsäcker estis membro de la partio Deutsche Partei, kiu pleje kongruis kun liaj ideoj pri la regno, la monarkio kaj la demokrati-malemo. Parlamentigo de Virtembergo li rifuzis ĝis novembro 1918. Ĉar laŭ li la virtemberga parlamento ne havu rektan influon je la registaro partoprenante sole en la leĝdonado kaj financrimedo-cedado.

Weizsäcker ege ŝatitis kaj, pere de la Komisio de la Federacia konsilio pri eksteraj aferoj, li ankaŭ influis la internacian politikon de Germanujo. Tio ankoraŭ apogitis danke al amikiĝo kun la ŝtata sekretario Alfred von Kiderlen-Waechter, eksa kunstudinto el Tübingen. Ekde la Daily-Telegraph-konflikteto li favoris kunan politikon kun Britio kaj volis malebligi militon. Ĉar laŭ li en tiu kazo la situacio germana sur internacia kampo povus nur malpliboniĝi. Sed dum la Unua mondmilito li publike apelaciis je lojaleco antaŭ la imperiestro kaj la regno. Li malvolis, same kiel kanceliero Bethmann-Hollweg, submarŝipan militon aktivan; por li la milito estu nura defendado. Post la fino de la monarkio li retiriĝis el la politiko sed ja subtenis Gottlob Egelhaaf en ties intenco fondi virtembergan filion de Deutsche Volkspartei (DVP).

HonorojRedakti

La medicina fakultato de Tübingen proklamis lin en 1906 honora doktoro sia.

LiteraturoRedakti

  • Martin Wein: Die Weizsäckers. Geschichte einer deutschen Familie. Deutsche Verlagsanstalt, Stuttgart 1988, ISBN 3-421-06389-3, p. 143–203.
  • Frank Raberg: Ein Staatsmann zwischen Königreich und Republik. Einer der fähigsten Politiker seiner Zeit: Carl Hugo von Weizsäcker (1853–1926). En: Schlösser Baden-Württemberg nr. 3, 2003, ISSN 0943-5298, p. 34–36.

FontoRedakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 507, kio legeblas tie ĉi interrete.