Viktor von Weizsäcker

Viktor Freiherr von WEIZSÄCKER (naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en Stutgarto; mortis la 9-an de januaro 1957 en Hajdelbergo) estis germana kuracisto. Li konsideriĝas inter la fondintoj de la psikosomatika medicino medicino kaj de la medicina antropologio. Lia frato Ernst von Weizsäcker iĝis politikisto kaj diplomato, kiu daŭrigis sian karieron en Nazia Germanio kaj pro tio postmilite kondamniĝis. Du nevoj de Viktor von Weizsäcker, filoj de Ernst, poste aparte konatiĝis: Richard von Weizsäcker interalie estis ĉefurbestro de Berlino kaj inter 1984 kaj 1994 estis federacia prezidento de Germanio, dum Carl Friedrich von Weizsäcker iĝis elstara fizikisto kaj filozofo.

Viktor von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1886 (1886-04-21)
en Stutgarto
Morto 9-an de januaro 1957 (1957-01-09) (70-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Handschuhsheim Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de Hajdelbergo • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium
Familio
Patro Karl von Weizsäcker
Frat(in)o Ernst von Weizsäcker
Okupo
Okupo fiziologo • antropologo • kuracisto • neŭrologo • filozofo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post la abitura finekzameno ĉe la humanisma gimnazio de Stutgarto dum la jaro 1904, Viktor von Weizsäcker studis medicinon en Tübingen. Tie li estis membro de liberalisma studenta ligo. Pli poste li plustudis ankaŭ en Frajburgo, Berlino kaj Hajdelbergo. Tie li dum 1908 konatiĝis kun la kunstudento Arthur Kronfeld, kiu konatigis lin kaj lian amikon Otto Meyerhof pri la filozofio de Leonard Nelson kaj Jakob Friedrich Fries kaj probable ankaŭ konatigis lin kun la verkaro de Sigmund Freud. Li vizitis universitatajn prelegojn de pluraj elstaraj filozofoj en Hajdelbergo kaj serioze konsideris ĉesigi la medicinan studon, kaj anstataŭe plustudi filozofion. Tamen li ne realigis tiun ideon, kaj dum junio 1910 per doktoriĝo finis la medicinan studon kun fokuso pri fiziologio, ekde tiam laborante kiel kuracisto.

Dum la Unua Mondmilito li unue estis soldato ĉe Verdun kaj poste respondecis pri kontrolado de la militaj provizoraj hospitaloj de la germana regna armeo.

Ekde la jaro 1920, en kiu li edziĝis, li gvidis la departementon pri neŭrologio en la medicina universitata kliniko de Hajdelbergo. Dum 1926 li renkontiĝis kun Sigmund Freud, kaj tre impresiĝis per tiu vizito. Samjare aperis lia verko Stücke einer medizinischen Anthropologie ("eroj de medicina antropologio") en la revuo "Die Kreatur", kiun eldonis la juda filozofo Martin Buber kaj la katolika teologo Joseph Wittig kaj kiun ĝis 1928 li mem kuneldonis. En siaj sekvaj publikaĵoj li priskribis, kiel perceptoj kaj movoj sin reciproke interinfluas, kaj ke eĉ simplaj korpaj fenomenoj povas influiĝi de plej diversaj faktoroj.

Li laboris kun Marianne Fuchs, subtenis ŝian laboron kaj liveris la teorian bazon por la de ŝi evoluigita korpopsikoterapia metodo funkcia senstreĉiĝo. Ekde la jaro 1941 li estis profesoro pri neŭrologio en la universitato de Breslau en orienta Germanio, sed dum januaro 1945, kiam proksimiĝis la fino de la Dua Mondmilito kaj la Ruĝa Armeo de Sovetunio okupis pli kaj pli da teritorio en orienta Germanio, fuĝis okcidenten kaj revenis al Hajdelbergo. Tie dum aŭgusto 1945 li provizore iĝis gvidanto de la fiziologia instituto, antaŭ ol iĝi profesoro pri "ĝenerala klinika medicino", kaj transprenis parton de la medicina universitata kliniko de Hajdelbergo, el kiu poste evoluis la medicine pionira psikosomatika departemento.

Dum 1952 li emeritiĝis, sed jam kvin jarojn poste mortis. El liaj kvar infanoj, du filoj mortis dum la Dua Mondmilito kaj plia filino baldaŭ poste, dum 1948. Nur la plej juna filino, Cora, postvivis la patron.

Eksteraj ligiloj redakti