Karola Nagy
NAGY Karola (nadj) estis rumanuja hungara verkistino, ĵurnalistino naskita en Ŝegeŝvaro la 17-an de majo 1906 kaj mortinta la 27-an de februaro 1933 en Braŝovo.
Karola Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1906 en Sighișoara |
Morto | 27-an de februaro 1933 (26-jaraĝa) en Braŝovo |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto |
Biografio
redaktiKarola Nagy edukiĝis en Braŝovo ĉe edukgepatroj. Ŝi estis lernantino de la Romia Katolika Knabingimnazio kaj monaĥinejo. Ŝi laboris kiel butika vendistino, oficistino. Ŝi vivis kun sia edzo en Bukareŝto, Mediaş kaj denove en Braŝovo. De aŭtuno 1930 ŝi estis polica kaj tribunala raportistino de Brassói Lapok, de Népújság. Tie aperis ankaŭ ŝiaj intervjuoj kaj eseoj. Post ŝia neatendita morto aperis du teatraĵoj (A lány'; A fiú), unu romaneto (Az ismeretlen) kaj la "kolektiva romano" verkita kune kun aliaj (A földalatti hármak, kun antaŭparolo de Áron Tamási), same ŝiaj notaĵoj kaj taglibroj.
Verkoj kolektitaj
redakti- Itt voltam (red., Gábor Gaál, antaŭparolo Marcell Benedek, Bp. 1934);
- Ne nézz utánam. Egy lélek lángolása és elhamvadása (Red. kun biografiaj indikoj Sándor Benamy, Bp. 1984).