Kastelo Degenfeld (Tarcal)

La Kastelo Degenfeld estas historia monumento, nuntempa hotelo en vilaĝo Tarcal (Hungario).

Kastelo Degenfeld en Tarcal

Historio redakti

La familio Wesselényi konstruis tiu ĉi kastelon inter 1790 kaj 1810. Pro geedziĝo la kastelo kun la apuda bieno estis posedaĵo de grafa familio Degenfeld. La familio havis gravan rolon en vitkulturo de la vilaĝo, en la bieno longe funkciis lernejo por vitistoj. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (same la ceterajn kastelojn), la grafa familio vivis plu komence en Rumanio, poste en Okcidenta Germanio. Post la socialismo la familio reaĉetis la bienon kaj la kastelon en 1994. Post 2 jaroj la bieno moderniĝis, en la kastelo hotelo ekfunkciis en 2003.

 
Kastelo Degenfeld nokte

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola, sed apude troviĝas diversaj domoj por la vitkulturo. Antaŭ la enirejo verando el ligno etendiĝas, en ties supro teraso estas videbla. Interne estas 21 ĉambroj, 42 litoj kaj restoracio kun 75 seĝoj.

Fontoj redakti