Kastelo Farnroda

Kastelo Farnroda (germane Schloss Farnroda) estis kastelo konstruita en 1677 en Wutha-Farnroda, Germanujo, en la norda parto de la kerno urba.

Kastelo Farnroda

WAK FARNRODA SCHLOSS.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 56′ 29″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)50.941510.3909Koordinatoj: 50° 56′ 29″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)
Situo de Kastelo Farnroda
Situo de Kastelo Farnroda
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kastelo kun bieno Farnroda, ĉ. 1850; de eosto

HistorioRedakti

 
Kasteloparko kun gondola lageto

Meze de la 15-jarcento gajnis la senjoroj burgaj de Kirchberg en la regiono de Farnroda danke al Sigmund von Kirchberg novan hejmon. Iliaj ĝistiamaj bienoj situis en la Saale-valo apud Jena. Post venigo de grundoj kaj bieno en Burbach, Seebach kaj Farnroda la Kirchberg-oj ricevis novan fundamenton por refloro ekonomia en la regiono de Eisenach.

Ĉirkaŭ la jaro 1600 la spuroj de la senjoroj de Farnroda malaperis kiuj estis ekde la 13-a jarcento la lokaj dinastianoj kaj sekve la patronoj de Laŭrenco-kirko kiel ankaŭ juĝistoj de Farnroda. Kun permeso de la duko ajzenaĥa la Kirchberg-oj paŝis en ties spurojn transprenonte ankaŭ la bienon ĉeakvokastelan.

Kiel signo de nova komenco ordonitis la malkonstruo de la biendomo kaj anstataŭigo per renesancstila trabfakaĵo. Konsistis tiutempe la bieno el kvaralaĵo kun garbejoj, staloj kaj muelejo ĉe la rojo Erbstrom. Norde de la bieno troviĝis tiutempe ankoraŭ la kadukaj restaĵoj de la mezepoka Akvokastelo Farnroda kaj lageto.

En la 6.11.1620 brulkonsumiĝis dumincende la ĉefa ejo de la kastelo kaj partoj de la vilaĝo. La tiama posedanto, grafo Georgo la 3-a, ankoraŭ disponis pri financaj monrimedoj por rekonstruigi la kastelon. Tio finitis en 1677: temas pri duetaĝa sthona ejo el brika mansarda tegmento. La fortimpresaj internaj ĉambroj havis stukaĵojn kaj dekoracion rokokan dume la malinterno tre modestis. Rekte postkastele (ĉe la hodiaŭa ĉefa strato de Farnroda) estis en 1754 ĉirkaŭ 30 grandposedantaj domoj, 10 postsetlantaj domoj, paŝtista domo, gastejo kaj fajrobrigadejo.

La Preĝejo Sankta Laŭrenco kun paroĥo sia plenumis aliajn bienojn ĉe Schönauer Weg. En la jaro 1799 mortis la lasta heredonta Kirchberg-o kaj ĉiuj havaĵoj de la Regadujo Farnroda venis sekve kiel finiĝinta feŭdaĵo al la Dukujo Saksio-Eisenach. Poste ulis la domo je Sayn-Wittgenstein Tiam la tuta vilaĝo havis 123 domojn kaj bienojn (inklude la Laŭrenco-kirkon), Princan kancelarion, paŝtistejon en la antaŭurbo Hucheroda, supran kaj malsupran muelejojn kaj segmuelejon. La ekspluato de kupro ĉe Ebertsberg mallukris tiel ke la ĉe Erbstrom-rojo situanta fandejo (nun la kvartalo Berlinchen) ricevis la ercon el la najbaran ministaj vilaĝoj Kittelsthal kaj Mosbach.

La sekva ŝanĝo de posedantoj faritis en 1842: tiam aĉetis ĝin familio Bause. Post sukcesa agrikulturado ili vendis ĉ. la jaro 1900 la tuton je la kavalerioficiro Böninger kiu baldaŭ poste elmigris al Usono tentite de fortunopromesoj. Liaj parencoj vendis en 1919 la bienon kun kastelo al la heslanda familio de Berthold Anzius sen 200 hektaroj da terenoj kultivotaj kiu cedendis al malposedantaj kamparaj laboristoj kaj etfarmistoj. La Anzius-oj instalis bredadon de ĉevaloj sed dum la Dua mondmilito ĉiuj taŭgaj bestoj konfiskitis fare de Wehrmacht. Post 1945 la bienuloj intencis restarigi la bienon. En 1950 parto la staloj kaj kastelo brulkonsumiĝis. La politika premo kontraŭ ili pliakrigitis fare de la komunistoj kaj kelkaj famlianoj jam estis longe en Okcidenta Berlino; sinjoro Berthold Anzius tamen restis ĝis 1958. Unu jaron post ĝi ŝanĝitis je kolĥozo kaj la kastelo servu kiel ties administradejo.

MalkonstruoRedakti

 
La malkonstruo en 1997 daŭris nur kelkajn horojn...

Riparoj nefaritaj ĉetegmente provokis la etendiĝo de larmofungo ĉetrabare kaj ĉemure. Aliro je la norda ejero poste obstrukcitis fare de la policanoj kaj la tegmento tie fakte terenfalis. Iĝis la tuto ruinaĵo kvankam oni samtempe intencis en la najbara kastelparko bonvenigi turistojn kaj kuracbangastojn: tiaj kontraŭdiraĵoj eĉ en la loka GDR-gazetaro temigitis: kelkaj etriparoj kaj malpermesŝildoj estis la provo de malsukcesa agado de ĉiuj responsuloj. En la 1980-a jaroj ankaŭ la suda parto kastela devis evakuiĝi. Laŭ aserto de la tiamaj funkciuloj restaŭrado neniam estis sur la tagordo. Post Turniĝo la Anzius-oj rericevis siajn ŝtelitajn bienojn. Ĉar savo de la kastelo jam ne eblis faritis en la 1997-a jaro kompleta forigo. Surloke estas nun infanĝardeno kaj domo plurfamilia.

LiteraturoRedakti

  • Wolfgang Eberhardt: Aus der Geschichte der Scharfenburg bei Thal. Che: Zur Geschichte des Landes an der Werra und Hörsel. (I). Verlag+Druckerei Löhr, Ruhla 1994, p. 45. (historio de la senjoroj de Farnroda)
  • Wolfgang Eberhardt: Die Herrschaft Farnroda von ihren Anfängen bis zum Verkauf an die Kirchberger. In: Heimatblätter für den Kreis Eisenach. Folgen 52–62. Eisenach 1995.
  • H.J. Saalfeld: Eine Reise in das Erbstromtal. Teil 4 (Wutha-Farnroda). Che: Hörselbergbote. Heft 11. DR-Werbeverlag, Wutha-Farnroda 1992.
  • Manfred Beck: Zur Geschichte der Wasserburg Farnroda. Che: Hörselbergbote. Heft 30. DR-Werbeverlag, Wutha-Farnroda 1997, p. 14–21.
  • Christa Reißig: Nachruf (auf ein zerstörtes Kulturdenkmal). Che: Hörselbergbote. Heft 30. DR-Werbeverlag, Wutha-Farnroda 1997, p. 22–25.
  • Bildbände Wutha-Farnroda Bände I–IV. Geiger, Horb am Neckar 1991, 1992, 1997 kaj 2003, ISBN 3-89264-596-5, ISBN 3-89264-706-2, ISBN 3-89570-284-6 kaj ISBN 3-89570-859-3.

Eksteraj ligilojRedakti