Kastelo Landsberg (Meiningen)

Kastelo Landsberg (germane Schloss Landsberg) en Meiningen/Germanujo estas iama somera plezurkastelo de la dukoj de Saksio-Meiningen havinte ĝis decembro 2013 romantikan unuaklasan hotelon.

Kastelo Landsberg

kasteloburgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 36′ 2″ N, 10° 23′ 41″ O (mapo)50.600610.3947Koordinatoj: 50° 36′ 2″ N, 10° 23′ 41″ O (mapo)
Kastelo Landsberg (Meiningen) (Turingio)
Kastelo Landsberg (Meiningen) (Turingio)
DEC
Kastelo Landsberg (Meiningen)
Kastelo Landsberg (Meiningen)
Situo de Kastelo Landsberg (Meiningen)
Kastelo Landsberg (Germanio)
Kastelo Landsberg (Germanio)
DEC
Kastelo Landsberg
Kastelo Landsberg
Situo de Kastelo Landsberg
Map
vdr
Kastelo Landsberg elaere

Priskribo redakti

La kastelo starigitis sur la ruinoj de la dum la kamparanaj ribeloj detruita Burgo Landeswehre inter la jaroj 1836 kaj 1840 troviĝante ĉe la norda urborando de Meiningen sur 378 metrojn alta konusa monto inter la urbokvartalo Walldorf kaj la urbocentro; okulfrapante la kastelo ŝajnas kvazaŭ ensalti en la urbon. Komisiinto estis duko Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen). Ekde 2016 posedis ĝin ĉina konsorcio kiu diris intenci pluan hotelan utiligon.[1]

 
Ĉefturo kun Leona orielo

La kastelo estas novgotikaĵo imitante anglajn nobelejojn de la 19-a jarcento. Ĝi konsistas el tri partoj: la kastelo en la pli mallarĝa senco de la vorto kun tri turoj, la pordegejo kaj la domo de la administranto. Ĉirkaŭas la tuton pinakle-kronita muro. Malantaŭ la norda pordegejo staras dekstre post mallonga antaŭenirado la ĉefdomo limigita per norda, ronda turo kun konusa spajro kaj okangula turo kun krenelkronita platformo. Supre de larĝa sed kurta libera ŝtuparo oni atingas la malaltajn ĉambrojn de la gastejo. Apudanta libera ŝtuparo kun riĉe ornamita balustrado el ŝtono kondukas malsoben je la ĉefa enirejo ĉe la eosta parto de la kastelo. De tie oni venas unue en la armilan halon kun plafono el kverka ligno kaj poste tra pasejo en la Kavaliran salonegon. Apude estas la alirejo al la krenele-koronita ĉefa turo kun helika ŝtuparo el 100 ŝtupoj. Disde la platformo la vizitanto povas ĝui ravigan belvidon tra la nordaj urbokvartaloj de Meiningen kaj je Walldorf, je la Werra-valo, je Rhön kaj ĝis Dolmar-monto.

Post la ĉefa ejo estas la korto kun puto kaj la domo de la administristo. Inter ĝi kaj pordego, kiu ŝlosas sude la kastelan tuton, troviĝas la belfrido de la iama Burgo Landwehre enkorpigite en la kastela muro. La plafonoj de multaj cambroj kaj salonegoj havas belan kruconervuran volbon; krome havas la kastelo aliajn rondajn turojn kun konusaj spajroj kaj aliaj ornamaĵoj.

Vidindas ankaŭ la t.n. Leona orielo ĉe la ĉefa turo kaj la novgotika Kavalira salonego kun siaj kverkaj panelaĵoj kaj ok grandaj pentraĵoj laŭ desegnoj de Wilhelm Lindenschmit la malpli juna: sur ili videblas epizodoj el la historio de la Dinastio Wettin i.a. Ene de la kastelo estas luksaj ĉambroj kaj apartamentoj, i.a. orumita nupta apartamento.

Hotelo redakti

Kastelo Landsberg malfermitis en 1978 fare de Handelsorganisation (HO) kiel luksa hostelo kaj estis poste sub la gvidado de la s.r.l. Meininger Hotels mit Flair GmbH. Fermo okazis en januaro 2014. Sume la hotelo havas 13 dulitajn ĉambrojn kaj sep apartamentojn, el kiuj la plejmulto atingeblas per lifto. Apartenas al la hotelo ankaŭ la restoracioj Rittersaal kun teraso kaj Burgschänke kun bierĝardeno kiel ankaŭ trinkejo entura. Dum la GDR-tempo gastis tie ofte diplomatoj. Famuloj tranoktintaj surloke estis ekz. Hot Chocolate kaj Boney M. Ĝis la fermiĝo la hotelo estis, pro sia ensorĉita-fabela arkitekturo ŝatata celo por nuptoparoj el tuta Germanujo. Ekzistis tie ankaŭ filio la meiningen-a buroo pri civila stato. Aliaj gastoj famekonataj estis i.a. Jörg Pilawa, Gunther Emmerlich, Janine Kunze kaj Tina Ruland. La televidkanalo VOX filmigis tie ĉi epizodon de la duondokumenta realeca televidserio 4 Hochzeiten und eine Traumreise.

Historio redakti

La unua mencio de la antaŭula ejo Burgo Landeswehre estis en 1129. Ĝia tasko estis la protekto de la komercaj vojoj en la direkto de Würzburg (strato Hohe Straße) kaj de Fulda (strato Frankfurter Straße), de la strato Werratalstraße (al Salzungen), de la travadejo Werrafurt apud Walldorf kaj de libera aliro al la urbo Meiningen. Al ĝi apartenis ankaŭ bienejo ĉe la piedo de la monto. Dum la kamparanaj ribeloj sturmprenis ĝin batalemaj kamparanoj en la 13.5.1525. Kun escepto de la belfrido kaj partoj de la muro ĉio dezertigitis. De tiam la burgo ne plu enloĝeblis. la turo, kiu flankenkliniĝis en 1685 post eksplodigo por konstrumaterialgajno, parte konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Incitite per vizitoj ĉe la fratino Adelajdo de Saksio-Meiningen (kiu tiam jam estis reĝino de Britio), duko Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) akiris en 1836 la monton kaj la tieajn grundojn kun la bieno. Ĝis 1840 starigitis sub la gvidado de la arkitektoj August Wilhelm Döbner kaj Carl Alexander Heideloff nova kastelo en novgotika konstrumaniero laŭ la modelo de anglaj nobelaj rezidejoj. La planojn faris laŭ la komisio de Adelajdo la angla arĥitekto Jeffry Wyatville; ŝi eĉ transprenis parte la konstrukostojn. La bieno alikonstruitis ĝis 1842 je biendomo en svisa stilo kun staloj, garbejoj, remizo kaj loĝejo. Ĝis la Unua mondmilito la kastelo estis tre ŝatata ekskursocelo; en 1920 akiris ĝin privatulo novjorka, H. L. Erny, poste la berlina komercisto P. Weber.[2] Ĝis 1945 la kastelo estis fermita al la publiko. Post mallonga uzo kiel oldulejo kaj (plu)klerigejo HO tenadis ĝin ekde la 1960-aj jaroj kiel ekskursgastejon; inter 1975 kaj 1978 estiĝis surloke bela hotelo. Inter 1991 kja 1996 posedis la tuton princo Friedrich-Ernst von Sachsen-Meiningen, kontinue kiel hotelon. En marto 1997 venis Meininger Hotels mit Flair GmbH kaj farigis en 2003 ampleksajn restaŭradojn kaj modernigojn. En 2008 ekposedantis la komunutila fondaĵo Stiftung Meininger Baudenkmäler; en 2016 aĉetis ĝin ĉina konsorcio.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen, Bielsteinverlag Meiningen, 2008.

Literaturo redakti

  • Ludwig Bechstein: Schloss Landsberg. Neue Ausgabe. Mylius in Sonneberg, Meiningen 1847.
  • Friedrich Tenner: Burgen um Meiningen. In: Mitteilungen der Gemeinde der Steinsburgfreunde. Bd. 2, Heft 5, 1937
  • Armin Ender: Der Landsberg bei Meiningen. In: Beiträge zur Stadtgeschichte Meiningens (= Südthüringer Forschungen. Bd. 17, ISSN 0585-8720). Staatliche Museen, Meiningen 1982, p. 51–64.

Eksteraj ligiloj redakti