Kastelo Mildenfurth

Ĉe la rando de Wünschendorf, Germanio, troviĝas la iama monakejo kaj nuna Kastelo Mildenfurth. Ĝi alikonstruiĝis post Reformacio kiel renesanca kastelo.

Kastelo Mildenfurth

Kloster Mildenfurth.JPG

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 47′ 25″ N, 12° 4′ 52″ O (mapo)50.79025833333312.081227777778Koordinatoj: 50° 47′ 25″ N, 12° 4′ 52″ O (mapo)
Situo de Kastelo Mildenfurth
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Donacintoj de la premonstrata monakejo estis Henriko la Riĉa (vokto de Weida) kune kun la edzino Berta en la jaro 1193. Ili decidis ke la loko estu la tombeja loko de siaj familianoj. Fondis ĝin monakoj de Magdeburg, el la fama Monaĥejo "Nia kara Sinjorino". Sed la tuto devis esti vendita al la margrafoj de Meißen en la 15-a jarcento.

Kiam la heredaro de la Wettinoj dividitis, Mildenfurth transdonitis al la Ernestida linio. La frokuloj rajtis resti en Wünschendorf nur ĝis 1529. En 1543 akiris la komplekson Mathes von Wallrod, konsilisto de duko Johano Frederiko la Grandanima kaj ĉefburgulo en Coburg. Li ordonis la alikonstruon je kastelo en 1556. La Albertida linio ekposedis la kastelon je la komenco de la 17-a jarcento. La prusoj dum mallonga tempo rezidis sur ĝi antaŭ ol ĝi iĝis en 1816 parto de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekresponsis pri la areo en 1995 la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj. Iama posedaĵo de monakejo Mildenfurth estis ekz. la Widen-preĝejo en Weida.

Artoj kaj spektaklojRedakti

En 1968 la skulptisto Volkmar Kühn elektis la kastelon kiel laborlokon. Ekde 1992 li ankaŭ uzas la kelojn. La figuroj ofte estas en kunteksto kun la loka historio (ekz. la artaĵo Mensch 2000 aŭ la krucumita figuro Mildenfurther Kreuzmensch pri la iama liturgia funkcio). Ĉiujare okazas granda festo monakejĝardena krom multaj aliaj ekspozicioj kaj koncertoj. Ĝis 1988 la komplekso servis ankaŭ ekz. kiel maljunulejo aŭ deponejoj por fruktoj.

Sekularigo de la kirkoRedakti

La preĝejo estis trinava krucforma pilastro-baziliko kaj konstruitis inter 1200 kaj 1250. Konserviĝis de la uesta fasado la malsupra parto de la turoj. La portalo rondarka estas de la plej frua konstruperiodo. Sude estis la klostro; ĝia suda alo ankaŭ konserviĝis, temis pri la iama refektorio. Dum detruo preĝeja proreformacia la uesta parto de la meza navo kaj ĉiuj flankaj navoj malaperigitis. La portalo de la parte malkonstruita okcidenta tursekcio integritis en la kastelon.

Prenante la eksterajn vandojn de la ĉefa altarejo, de la transepto kaj du volboj de la meza navo la arkitektoj kreis kastelon sur krucforman horizontalan projekciaĵon. La kirkocentro iĝis kastela turo, la suda flanka altarejo ekgastigis la kastelan kuirejon. La interno akiris tute novan disdividon, tamen kelkaj elementoj kaj ornamaĵoj de la kirko restis. Orientiĝis la arkitektoj je tiutempaj modernaj mezgermanaj kastelkonstrumodoj.

LiteraturoRedakti

Georg Dehio, bearbeitet von Stephanie Eißling, Franz Jäger und anderen Fachkollegen: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 814-816

Eksteraj ligilojRedakti