Kastelo de Budmerice

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Budmerice

La kastelo en Budmerice troviĝas en samnoma vilaĝo Budmerice en okcidenta Slovakio en distrikto Pezinok. Ĝi estas unika artefakto de sia speco kaj de sia tempo. Kun originaj kaj novaj apudaj konstruaĵoj, kun la centra zono de la angla parko, mastruma parto kaj apuda arbara parko kreas ampleksan kompaktan areon. La komplekso de konstruaĵoj, al kiu dominas arkitekture la plej valora kastelo, ekestis je la fino de la okdekaj jaroj de la 19-a jarcento. La jaro 1889 – ĝia ekesto, estas enskribita en la familia blazono de Pálffyoj. La blazono troviĝas super la ĉefa enirejo. Laŭ formo kaj situo, sed ankaŭ per ĝia ellaboro evidentiĝas altaj kvalito kaj arto de tiu tempo ne nur de konstruantoj, sed ankaŭ de propranto – grafo János Pálffy.

Kastelo de Budmerice
Kastelo
manor house [+]

LandoSlovakio
Regionodistrikto Pezinok
Koordinatoj48° 21′ 48″ N, 17° 23′ 46″ O (mapo)48.36321717.396117Koordinatoj: 48° 21′ 48″ N, 17° 23′ 46″ O (mapo)

Estiĝo1889

Kastelo de Budmerice (Slovakio)
Kastelo de Budmerice (Slovakio)
DEC
Kastelo de Budmerice
Kastelo de Budmerice

Map
Kastelo de Budmerice
Vikimedia Komunejo:  Manor in Budmerice [+]
vdr
Kastelo en Budmerice

Historio de konstruado redakti

Laŭ stilo la kastelo apartenas en lasta memstara fluo de eklekticismo, kiun reprezentis kreo de historiigata, romantika arkitekturo. Onidire la inspiro por la aŭtoro estis la itala malfrua gotiko, precipe urbaj turaj signorioj kaj la franca renesanco (1848–1919), precipe renesancaj kasteloj sur rivero Loiro. Pri aŭtentika aŭtoro esploroj kaj raportoj diferencas. Laŭ oficiala esploro povus esti Viktor Rumpelmayer, tiutempe laboranta por la familio Palffy precipe en Bratislavo. Laŭ sama fonto tio ankaŭ povas esti Jozef Hubert, aŭtoro de rekonstruo de kastelo en Bojnice kaj Smolenice.

Memorlibro de Budmerice tamen parolas pri io alia: „Dum la jaroj 1888–1889 la grafo Ján Pálffy konstruis kastelon laŭ planoj de Francisko Neŭmann, kavaliro kaj art-konstruisto el Vieno. Pli poste, laŭ planoj de Silardo Varadi el Peŝto, la direktoro de altlernejo de belartoj, estis konstruitaj flankaj konstruaĵoj – loĝejo de ĝardenisto, kaleŝejo kaj staloj (nuntempa mastruma domo) kaj domoj por forstistoj situantaj malantaŭ nuntempa okcidenta barilo de la tuta areo. La kastelo post la dua mondmilito fariĝis propraĵo de slovakaj verkistoj. La kastelo estis rekonstruita ene kaj de ekstere en la jaro 1986. Ĝi troviĝas en agrabla naturmedio kaj ebligas al slovakaj verkistoj kreivan laboron kaj ripozon.