Viktor Rumpelmayer

Viktor Rumpelmayer [rumpelmajer] estis hungarlandana aŭstra (germana) arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Rumpelmeyer. Li estas rigardita kiel unu el la plej eminentaj centreŭropaj arkitektoj de lia tempo.

Cara palaco en Sofio fare de Rumpelmayer
Viktor Rumpelmayer
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de novembro 1830(nun 1830-11-07)
en Hungario Preßburg (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto la 14-an de junio 1885
en Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Christ Church
vdr
Interna laboro de Rumpelmayer

Viktor Rumpelmayer [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1830 en Preßburg (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 14-an de junio 1885 en Vieno.

Biografio redakti

Viktor Rumpelmayer frekventis metilernejon, poste li akiris arkitekturan diplomon en akademio en Munkeno en 1853. Lia ĉefinstruisto estis Ludwig Lange. Post la diplomo li longa restis en Parizo, kie li planis ekzemple la portugalan pavilonon por la mondekspozicioj de Londono en 1862 kaj de Parizo en 1867. Baldaŭ li iris al Vieno, komence li estis kunlaboranto de aliaj arkitektoj, sed en 1872 li fondis propran firmaon. Menciindas, ke en ambaŭ urboj li estis ankaŭ arkitekto pri internaj spacoj. Rumpelmayer laboris iom poste ankaŭ en Hungara reĝlando, eĉ en Bulgario. Li ricevis Honoran legion kaj aliajn premiojn. Li havis edzinon. Spite la morton en Vieno li estis enterigita en sia naskiĝurbo.

Elektitaj arkitekturaĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti