La Kastelo de Dég (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]) estas impona klasikisma historia monumento en Hungario, en vilaĝo Dég.

Kastelo de Dég

Historio redakti

La kastelo por ĉambelano Antal Festetics estis konstruita inter 1810 kaj 1815 laŭ projekto de Mihály Pollack. Onidire la konstruaĵo estis sekreta centro de la hungarlandaj framasonoj. Mem Antal Festetics estis framasono, en la kastelo funkciis arĥivo de la framasonoj [1]. En la 1920-aj jaroj la kastelo estis modernigita. La familio forlasis la kastelon en 1944, poste germana armea hospitalo funkciis interne. Post la 2-a mondmilito la ŝtato profitis ĝin kiel orfejo. Depost 1996 muzeo estas videbla en la ĉambroj. En la 2010-aj jaroj ne nur la kastelo, sed ankaŭ la parko estis renovigitaj.

 
Vido el la parko al la kastelo en Dég

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en mezo de granda parko. Ĝi formas malaltan U-majusklon. La fasado estas simetria, meze estas la portiko kun kolonoj kaj timpano. Interne laŭ la korto koridoro kuras, kie la ĉambroj estas atingeblaj.

Parko redakti

La parko estis kreita kiel pejzaĝa parko. Ĝi etendiĝas ĉe kunfluejoj de 3 rojoj. Oni kreis ankaŭ fiŝlagon, tenisejon. En la insulo oni konstruis nederlandan domon en 1891.

Referencoj redakti