Kastelo de Edelény

La Kastelo L’Huillier–Coburg (konata ankaŭ pri aliaj posedantoj (Eszterházy-Forgách) estas granda baroka konstruaĵo en Hungario en urbo Edelény.

Kastelo de Edelény
kastelo [+]
Koordinatoj48° 17′ 37″ N, 20° 44′ 21″ O (mapo)48.29361120.739167Koordinatoj: 48° 17′ 37″ N, 20° 44′ 21″ O (mapo)

Kastelo de Edelény (Hungario)
Kastelo de Edelény (Hungario)
DEC
Kastelo de Edelény
Kastelo de Edelény

Map
Kastelo de Edelény
Vikimedia Komunejo:  L'Huillier-Coburg Palace in Edelény [+]
vdr

Historio redakti

 
Aerfoto pri la kastelo en Edelény

Barono L'Huillier konstruigis la kastelon inter 17161730, sed la konstruistoj profitis ankaŭ partojn de la malnova kastelo. Antaŭ la finkonstruo la barono mortis, poste pluraj posedantoj havis la kastelon, ekzemple en 1861 distrikta juĝejo funkciis en la kastelo. Tiam la staloj estis malkonstruitaj. En la 1910-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita, tiam oni konstruis la grandan mansardon. En 1928 oni profitis la alon prizono. Dum la socialismo krom la juĝejo advokata kontoro, hejmo de maljunuloj kaj simplaj loĝejoj troviĝis en la kastelo, en la parko oni kreis sportejon. En 1986 ĉiuj estis forigitaj el la kastelo kaj komenciĝis arkeologiaj esploroj, poste renovigoj. La hodiaŭa posedanto estas la hungara ŝtato, en la 2010-aj jaroj renovigoj daŭras.

 
Larĝa panoramo pri kastela pordo en Edelény
 
Larĝa panoramo pri fasado de kastelo en Edelény

Konstruaĵo redakti

Bildoj pri la Kastelo de Edelény
 
Fresko en la kastelo
 
Fresko en la kastelo
 
Fresko en la kastelo
 
Fresko en la kastelo

La kastelo troviĝas en insulo, vojo tra ponto kuras rekte al la kastelo. Iam estis ankaŭ franca parko, nun restis simpla parko, krome la kapelo restis. La unuetaĝa kastelo formas U-majusklon, krome estas ankaŭ teretaĝaj aloj al la kontraŭa direkto, do estas du apartaj internaj kortoj. La kastelo estas unuetaĝa, sed la mansarda parto estas trietaĝa. La fasado estas simetria, meze estas la menciita mansardo, sur la teretaĝo la enirejo funkcias, en la unua etaĝo balkono etendiĝas. La fasado flanke finiĝas en rondformaj malaltaj turoj. Post la enirejo estas oklatera ĉambrego kun ŝtuparejo. La ĉambroj estas ornamitaj per stukoj kaj freskoj.

Fontoj redakti