La Kastelo de Gyula (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Harruckern–Wenckheim–Almássy [harukern-venkhejm-almAŝi] estas historia monumento, nuntempa parte muzeo en urbo Gyula.

Kastelo de Gyula
Aerfoto pri kastelo en Gyula
La ĉefenirejo
La teretaĝa alo

Historio redakti

En 1722 milita mapo prezentas la fortikaĵon, kie estis ankaŭ domo en ekstraj partoj de fortikaĵo. En la sekva jaro familio Harruckern ricevis la bienon, antaŭ ol 1745 estis konstruita teretaĝa kastelo. Baldaŭ la konstruaĵo havis jam etaĝon kaj pluraj trakonstruoj okazis. La kastelo en 1795 bruldetruiĝis, sed post 3 jaroj jam pli nova kastelo etendiĝis fare de familio Wenckheim. En 1801 denove estis incendio, post 2 jaroj jam la plej nova kastelo etendiĝis. Post la Hungara revolucio de 1848 kelkaj hungaraj generaloj tie kapitulacis. La pli nova posedanto (Almássy) en 1888 kaj 1902 faris diversajn trakonstruojn. En 1944 la kastelo estis forlasita, poste la ŝtato profitis la kastelon ĉefe kiel lernejo. En 1983 la kastelo estis renovigita. En 2011 municipo de Gyula akiris la kastelon, poste plenaj renovigaj laboroj okazis. Interne plejparte muzeo funkcias.

 
La iama turo kun la pordego

Konstruaĵo redakti

La parte unuetaĝa klasikisma kastelo kun mansardoj situas sola. Formo de la kastelo iomete similas al L-majusklo. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun portiko, kiun kolonoj tenas. En supro de la portiko teraso etendiĝas. Laŭ la fasado ankaŭ aliaj 2 enirejoj funkcias, kie estas po unu pli malgrandaj portikoj. La kastelfino estas restaĵo de la iama fortikaĵo, tio estas turo kun portego.

Parko redakti

 
Parto de la teretaĝa alo

Jam en la 17-a jarcento estis tie ankaŭ baroka parko. En la frua 19-a jarcento parto de la fortikaĵo estis malkonstruita, poste oni kreis ĝardenon, en 1832 vintroĝardeno kun fruktoarboj etendiĝis en la parko. En 1959 komencis konstrui termalan banejon, tial la parko paŝo post paŝo iĝis ripozejo de la banejo. En la ceteraj partoj hotelo kaj loĝdomoj estis konstruitaj.

Fontoj redakti