Kastelo de Nagymágocs
La Kastelo de Nagymágocs (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagymágocs.
Historio
redaktiFamilio Károlyi akiris la tiean bienon en 1722. La unua mencio pri nobeldomo okazis en 1855. La kastelo mem estis konstruita en la jaroj 1896 kaj 1897. En 1910 en la etaĝo oni kreis kapelon memore al mortinta filo. Tiutempe gaso lumis, post jaroj vapora maŝino kreis elektron por la lumado. Post la 1-a mondmilito kelkfoje eĉ Miklós Horthy loĝis en la kastelo, kiam okazis ĉasado. En 1944 armea hospitalo funkciis en la kastelo. Poste la ŝtato liveris la meblojn kaj pentraĵojn al Szentes, Sárospatak kaj Eger, kie ili estas videblaj en la muzeoj. Post la ŝtatiĝo la kastelo estis feriejo de ferlaboristoj, poste rifuĝintaj grekoj loĝis en la kastelo, fine gemaljunuloj.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa kastelo kun mansardo situas en granda parko, kie estas ankaŭ diversaj konstruaĵoj (staloj, filagorio, kirko (konstruita en 1883), domo pri boatoj, fontanoj), kiujn grandparte Miklós Ybl planadis kaj ili restis originaj. Ankaŭ fiŝkaptista lago apartenas al la parko. Aparte menciindas diversaj skulptaĵoj en la parko, kie estas videblaj ankaŭ diversaj arboj. En la kastelo restis (preskaŭ) originaj la akcepta ĉambrego, kapelo, manĝoĉambro, ĉambro pri kreskaĵoj.
-
La ĉefa fontano en la parko
-
Domo pri boatoj en la kastelo
-
La filagorio
-
Fontano antaŭ la kastelo
-
Enirejo de la parko
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun multe da fotoj
- [1][rompita ligilo] hungare
- hungare kun foto
- hungare kun foto