Kastelo de Pusztaradvány

La Kastelo de Pusztaradvány (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Pallavicini) estas nuntempa gastejo (komprenu hoteleto) en vilaĝo Pusztaradvány (Hungario). La kastelo mem estas la ĉefa vidindaĵo en la vilaĝo.

Kastelo de Pusztaradvány

Historio redakti

Ŝajnas, la kastelo estis konstruita en la 1850-aj jaroj. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (same la ceterajn kastelojn), poste en la kastelo okazis la vilaĝa administrado. En la 1970-aj jaroj la kastelo forlasiĝis, en la sekvaj jaroj ĝi paŝo post paŝo ruiniĝis. En 2001 firmao aĉetis la kastelon, poste ĝi plene estis renovigita. Post 3 jaroj interne ekfunkciis impona hoteleto.

Konstruaĵo redakti

La kastelo situas sola en mezo de la vilaĝo sur deklivo en parko. Pro la deklivo la fasado havas etaĝon, la malantaŭa parto nur teretaĝon. La konstruaĵo formas simplan brikon. La fasado estas simetria, meze la enirejo kun timpano (arkitekturo) iomete reliefas. En la malantaŭa fasado same la timpana parto reliefas. Interne ĉiuj mebloj estas originaj, nature renovigitaj. Menciindas, ke ankaŭ la lampoj estas renovigitaj, eĉ la hoteleto estas kvazaŭ muzeo pri lampoj.

Fontoj redakti