Kastelo de Söjtör

La Kastelo de Söjtör (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]) estas historia monumento, interne bazlernejo en Hungario, en vilaĝo Söjtör.

Aerfoto pri kastelo de Söjtör
Fasado de kastelo de Söjtör

Historio

redakti

Familio Festetics konstruis la klasikisman kastelon en la 1820-aj jaroj, poste la kastelo estis ŝatata loĝejo de la familio. Depost 1954 la kastelo ne estis loĝata. Baldaŭ ĝi estis trakonstruita al agrikultura lernejo. Nuntempe ĝi estas bazlernejo.

Konstruaĵo

redakti

La unuetaĝa kastelo situas en mezo de la vilaĝo ĉe vojkruciĝo, en korto. La konstruaĵo formas brikon. En la fasado la meza parto reliefas, tie tenas 6 kolonoj balkonon. Malantaŭ la kolonoj funkcias la ĉefenirejo. Pli supre la balkono havas 5 grandajn fenestrojn. La plej supre simpla timpano (arkitekturo) estas videbla.

La korto estas iama restaĵo de la parko.

Fontoj

redakti