Kastelo de Somogyvár

La Kastelo de Somogyvár (konata ankaŭ pri la iama posedanto-familio Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Somogyvár. Nuntempe la kastelo estas infanĝardeno, bazlernejo, faklernejo pri handikapuloj kaj kolegio.

Ĉefenirejo de la kastelo
Alo de la kastelo

Historio redakti

La familio Széchenyi aĉetis la bienon en la 1700-aj jaroj. En nekonata tempo konstruiĝis la kastelo, kiu signife estis trakonstruita kaj pligrandigita en la 1870-aj jaroj. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis preskaŭ ĉiujn kastelojn, ĉi tiu kastelo ne estis escepto. Ekde 1946 la supre menciitaj lernejoj funkcias kontinue en la kastelo. Dum la somera lernopaŭzo la kolegio akceptas gastojn.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko. La kastelo formas U-majusklon, tamen estas ankaŭ alia alo, kiu rompas la geometrion. La U-formo fermas korton kun herbejo kaj buksacoj. Antaŭ la ĉefenirejo reliefas teraso, kiun tenas 4 kolonoj. Interne estas mirinda la ligna origina ŝtuparejo, kiun simpla ŝafisto skulptis.

 
La korto

Parko redakti

La parko estis kreita en malebenaĵo same en la 1870-aj jaroj. Nun la parko estas apartenaĵo de la lernejo, tamen ĝi estas protektata. Pri la parko zorgas ne nur la lernejo, sed ankaŭ la municipo, eĉ la proksima arbarista laborejo. Elirinta el la kastelo la parko nevideble trapasas al arbaro, tamen ĝi estas ankaŭ parko, sed densa parko. Dumvoje oni vidas sekvojojn, kinggoaloj, piceoj, arbaraj pinoj, nigraj pinoj, eŭropaj taksusoj, tilioj, platanoj, poploj, kverkoj. En la parko troviĝas ankaŭ fiŝlago, kapelo kaj klasikisma maŭzoleo.

Fontoj redakti