Kata Kálmán
Kata KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Kata estis hungara fotisto.
Kata Kálmán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1909 en Krupina |
Morto | 31-an de marto 1978 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, CC-732. fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Iván Hevesy (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | fotisto ![]() |
Kata Kálmán [1] Arkivigite je 2016-09-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de aprilo 1909 en Hungara reĝlando en Korpona (nuntempa Krupina en Slovakio), ŝi mortis la 31-an de marto 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPro Traktato de Trianon la familio Kálmán translokiĝis al rest-Hungario. Kata Kálmán abiturientis jam en Budapeŝto. En 1929 ŝi edziniĝis, la edzo instruis ŝin pri fotado. Post 2 jaroj ŝia foto "Knabo manĝanta panon" jam atingis tutlandan famon, eĉ ĝi aperis en afiŝo de germana partio. En 1935 ŝiaj fotoj ricevis oran medalon en Milano, post 2 jaroj ŝia debuta albumo aperis. Ŝiaj kutimaj temoj estis la kamparanoj, proletoj, etnografio. En 1955 (jam dum la socialismo) ŝi denove serĉis la fotitajn figurojn, poste denove fotis ilin. Tio iĝis ŝia nova albumo. En la sekvaj jaroj ŝi ankaŭ laboris en redaktejoj. Ŝi ricevis premiojn ekde 1960.
Ŝiaj fotoalbumoj
redakti- Tiborc kun teksto de Iván Boldizsár (1937)
- Szemtől szemben (1940)
- Tiborc új arca (Nova vizaĝo de Tiborc), (1955)
Individua ekspozicio
redakti- Budapeŝto, 1955
Ŝiaj elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- Milano, 1935
- Budapeŝto, 1936, 1966, 1981, 1989
- Kecskemét, 1998, 1999
Fontoj
redakti- hungarlingva aprezo
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine