Katalin É. Kiss
Katalin É. KISS [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo É. Kiss Katalin estas hungara lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).
Katalin É. Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1949 (74-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Familio | |
Patro | Sándor É. Kiss |
Infano | Tamás Zétényi |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.nytud.hu/depts/tlp/ekiss/ |
Katalin É. Kiss [1] naskiĝis la 31-an de majo 1949 en Debrecen.
Biografio redakti
Katalin É. Kiss frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1967-1972, poste ŝi ekinstruis samloke en universitato de Debrecen. Inter 1979-1982 ŝi instruis en ELTE, poste ŝi havis postenon en lingva instituto de MTA. En 1991 ŝi doktoriĝis antaŭ MTA. Ekde 2007 ŝi estas universitata katedrestro. Ŝi ofte instruis aŭ esploris ankaŭ eksterlande, ekzemple en Montrealo, Stanford, Stuttgart. Ŝi okupiĝas precipe pri la hungara lingvo. Ŝi havas edzon, al kiu ŝi naskis 3 gefilojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1985-2011, en 1994 eĉ usonan premion.
Verkaro (elekto) redakti
- Shakespeare szonettjei Magyarországon (1975)
- A magyar mondatszerkezet generatív leírása (1983)
- Discourse Configurational Languages (1995)
- Anyanyelvünk állapotáról (Pri stato de nia gepatra lingvo), (2004)