Katedralo de Senlis

La katedralo de SenlisDipatrino de Senlis (france Notre-Dame de Senlis) estas gotika iama katedralo en Senlis, departemento Oise en Francujo. Ĝi estis konstruata inter 1153 kaj 1191. La okcidenta fasado ekestis proksimume 1170, la suda turo en la mezo de la 13-a jarcento, ĝia supra etaĝo estas formita laŭ la turoj de la katedralo de Laon. La graveco de la preĝejo troviĝas en sia „Maria-Portalo“. La teritorio de la episkopujo Senlis kiu estis malfondata dum la franca revolucio de 1789 apartenas ekde 1822 al la episkopujo Beauvais.

Katedralo de Senlis
katedralo [+]
Koordinatoj49° 12′ 25″ N, 2° 35′ 10″ O (mapo)49.2069444444442.5861111111111Koordinatoj: 49° 12′ 25″ N, 2° 35′ 10″ O (mapo)

Katedralo de Senlis (Oise)
Katedralo de Senlis (Oise)
DEC
Lokigo de Oise en Francio
Map
Katedralo de Senlis

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame de Senlis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Dipatrino de Senlis
La meznavo
La plano

Okcidenta aŭ Maria-Portalo redakti

La timpano el la jaro 1170 montras por unua fojo „Kronadon de la Virgulino Maria“ anstataŭ kiel ĝis tiam kutime la „Lastan Juĝon“. La pliintensigita Maria kulto atestas kreskan ‚homigon’ de la dieco. La portalo de Senlis treege influis la plastikon de la venonta tempo.

La lintelo montras maldekstre la „Entombigo de Maria“, dekstre la „Ĉielenpreno de Maria“. En la diverseco de la sintenoj, en la sekureco kaj esprimpovo de la movoj sin montras profunda kompreno de la viveco, kiu multe pli ol antaŭe alproksimiĝas al animata vigleco.

Interno redakti

La laŭlonga navo havas tripartan muroskemon kun galerioj. La vandofaco estas akcentita. Post brulego en 1504 oni plialtigis la mezan navon je ses metroj kaj novkonstruis la vandon laŭ flamgotika stilo sen triforio. Nur la malsupraj partoj ene kaj ekstere devenas el la 12-a jarcento.

La transversa navo devenas el la mezo de la 13-a jarcento. La fasado de la suda transversa navo estis novigita post brulego (inter 1504 kaj 1534) kaj similas nun tiun de la katedraloj de Beauvais kaj Évreux. La fasado de la norda transversa navo noviĝis en 1560.

La ĥorejo prezentas en la centra fenestro en la mezo de la galeria alteco „Marian kaj fileton kun du anĝeloj“, kiuj elkrestas el la faskokolono, baroka spacokomponaĵo laŭ modelo de la roma skulptisto G.L. Bernini.

La aksokapelo estis novformata proksimume 1850.

Interne la preĝejo longas 70,2 metrojn, la meznavo altas 18 metrojn kaj larĝas 9,2 metrojn.

Literaturo redakti

  • Schäfke, Werner: Frankreichs gotische Kathedralen. Kolonjo 1979 (DuMont Kunst-Reiseführer), p. 75
  • Simson, Otto von: Das Mittelalter II. (= Propyläen-Kunstgeschichte vol. 6. Frankfurto ĉe Majno - Berlino [1972] 1990)
  • Skulptur. Von der Antike bis zum Mittelalter. 8. Jahrhundert v. Chr. bis 15. Jahrhundert [1991]. Eldonite de Jean-Luc Daval. Kolonjo 1999, p. 357 sj.
  • Toman, Rolf (eldoninto): Die Kunst der Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Kolonjo 1998, p. 306