Katja Mira Herbers (Amsterdamo, 19-an de oktobro 1980) estas nederlanda aktorino, filino de la hobojisto Werner Herbers kaj la violistino Vera Beths kaj nepino de la germana pacifisto Heinrich Maria Casper Herbers.

Katja Herbers
Persona informo
Katja Herbers
Naskonomo Katja Mira Herbers
Naskiĝo 19-an de oktobro 1980 43-jaraĝa
en Nederlando Amsterdamo, Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Patro Werner Herbers vd
Patrino Vera Beths vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • ludisto vd
Aktiva dum 2002-nuntempe
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi havis kanadan gastvartistinon kaj lernis paroli la nederlandan, germanan, kaj anglan lingvojn dum la elkresko.

Ekde 2010 ŝi estas membro de la ensemblo de la Münchner Kammerspiele kaj ekde 2013 membro de la ensemblo de Het Nationale Toneel (La nacia teatro).

Biografio redakti

Post la Sankta Ignaco-gimnazio Katja Herbers studis mallongtempe en Novjorko kaj kelktempe laboris kiel reĝisora asistantino ĉe Het Nationale Toneel. Ŝi trapasis la Amsterdaman Toneel- en Kleinkunstacademie kie ŝi finsudis en 2005. Jam dum ŝia studado ŝi rolis en du filmoj pri Pietje Bell kaj la usona filmo Brush With Fate.

En la teatro ŝi ludis sub reĝisorado de Ivo van Hove ĉe Toneelgroep Amsterdam, ĉe Het Nationale Toneel, en De verschrikkelijke Moeder (La terura patrino) de Alex van Warmerdam ĉe De Mexicaanse Hond, kun interalie Pierre Bokma kaj Annet Malherbe. De 2005 ĝis 2010 ŝi estis ligata kun NTGent, kie ŝi aperis en multaj teatraĵoj sub reĝisorado de Johan Simons. Ŝi ankaŭ rolis en Het Wijde Land, De Eenzame Weg kaj la soloprezentado Fraulein Else de Theu Boermans ĉe De Theatercompagnie.

En februaro 2014 oni anoncis ke ŝi ĉefrolos en la usona televidserio Manhattan, produktata de WGN America el Ĉikago.[1]

Filmaro redakti

Filmoj
TV filmoj
TV serioj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti