Kazimierz Aleksander SABBAT (naskiĝis la 27-an de februaro 1913 en Bieliny Kapitulne, proksime al Kielce, mortis la 19-an de julio 1989 en Londono) – pola juristo, elmigrinta aktivisto, ĉefministro kaj prezidento de Pollando en Ekzilo.

Kazimierz Sabbat
Persona informo
Kazimierz Sabbat
Naskiĝo 27-an de februaro 1913 (1913-02-27)
en Kielce
Morto 19-an de julio 1989 (1989-07-19) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo Gunnersbury Cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Anna Sabbat vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝis en Bieliny Kapitulne ĉe la piedoj de Łysa Góra (Kalva Monto). Estis filo de Ignacy (orgenisto) kaj Franciszka Wiącek. Mezlernejon finis en Mielec kaj jurosciencon ĉe Varsovia Universitato en 1939. Estis skolto intermilite kaj dum sia elmigra periodo. Mallonge servis en milita ŝiparo kaj poste en la brigado de generalo Stanisław Maczek, kun kiu atingis Brition. Vundita dum militservo. Fine de la 2-a mondmilito laboris kiel sekciestro pri junularo ĉe Ĝenerala Stabo.

En 1948 fariĝis rezerva oficiro kaj establis propran entreprenon pri plastaĵoj. En 1949 edziĝis al Anna Sulikówna, la filino de generalo Nikodem Sulik-Sarnowski. Ili havis tri filinojn kaj filon. Ekstersalajre laboris por skoltismo kaj en Asocio de Polaj Militintoj. Gvidis fiskon en Ekzekutivo de Nacia Unuiĝo. De 1967 ĝis 1972 estis prezidanto de tiu organo, al kiu membriĝis en 1954. En la jaroj 1976-1986 estis la ĉefministro de la registaro de Pola Respubliko en Ekzilo. Poste ekplenumis oficon de la Prezidento de Pola Respubliko en Ekzilo (1986-1989), iĝante pro la posteno kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Strebis kunigi politikajn centrojn de enmigrintaro.

Kunkreinto (1949) kaj prezidanto (1960-86) de Sendependa Socia Grupo; de 1973 membro de la Nacia Konsilantaro. En 1976 iniciatis Fonduson de Helpo al Laboristoj; en 1979 prezidanto de la Land-Helpa Fonduso.

Mortis subite en Londono la tagon de la elekto, fare de kontrakta sejmo en Varsovio, de generalo Wojciech Jaruzelski al la posteno de prezidento de Pollando. Lia sekvanto fariĝis, dekrete de prezidentaj sekvigoj, Ryszard Kaczorowski – tiutempa ministro pri enlandaj aferoj en la kabineto de profesoro Edward Szczepanik. La tombo de la prezidento troviĝas en tombaro Gunnersbury en Londono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti