Kediri estas universitata urbego en la ĉefa insulo Javo, en provinco Orienta Javo en Indonezio. La loknomo devenas de la sanskrita vorto Khadri, kiu signifas hindan moruson, kiuj kreskis en la areo. Kediri havas tri distriktojn.

Larĝa panoramo en Kediri
Larĝa panoramo en Kediri
Kediri
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Djojo ing bojo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 252 000  (2003) [+]
Loĝdenso 3 975 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 49′ S, 112° 0′ O (mapo)-7.8111111111111112.00472222222Koordinatoj: 7° 49′ S, 112° 0′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 63,4 km² (6 340 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Kediri (Indonezio)
Kediri (Indonezio)
DEC
Kediri
Kediri
Situo de Kediri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kediri [+]
vdr
Vido en Kediri

Geografio redakti

Kediri situas en interno de la insulo. Salatiga troviĝas 35, Madiun (urbo) 59, Mojokerto (urbo) 63, Malang 71, provinca ĉefurbo Surabajo 103, Surakarta 135, Jogjakarto 181, Semarang 198, Bandungo 495, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 601, Tangerang 621, Serang 674, Makassar 872, Palembang 966, Batam 1332, Padango 1500, Pekanbaru 1495, Medano 1949, Banda Aceh 2375 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Tradicie Kediri estis fondita en 879. La proksima rivervalo estis konata kiel loko de la klasika java kulturo kaj hindua regno, precipe inter la 10-a kaj 15-a jarcentoj. La urbo Dahanapura aŭ Daha (nuna Kediri) estis establita en 1042. Daha estis ĉefurbo de la reĝlando. Post la reĝa java epoko Kediri malkreskis pro erao de Nederlanda Orienthinda Kompanio. Okazis fiaska ribelo kontraŭ la nederlandanoj. Kediri ekfloris, kiam ĝi iĝis aŭtonoma areo en 1906, plena aŭtonomio estis donita en 1928. Dum la Indonezia Nacia Revolucio (1945–1949) la urbo estis celo de la partizana kampanjo. En 1965 post la malsukcesa puĉo Kediri suferis teruran sangoverŝadon, en kiu miloj da homoj estis mortigitaj.

Ekonomio redakti

Kediri estas grava komerca centro por la indonezia sukerindustrio. La tabaka industrio estis establita en 1958 fare de ĉindevena homo. Nun la tabakfabriko estas la ĉefa dunganto de la urbo kun pli ol 40 000 laboristoj.

 
La skulptaĵo Totok Kerot estas restaĵo de la regno Kediri

Trafiko redakti

Kediri havas trairan ĉefvojon, ankaŭ aliajn vojojn al la provinco. Ankaŭ fervojo funkcias.

Religio redakti

Plimulto de Kediri estas islama.

Eduko redakti

Kediri havas 3 naciajn universitatojn kaj aliajn privatajn universitatojn.

Klimato redakti

Kediri havas tropikan savanan klimaton (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1886 mm. Inter junio-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 20-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vividindaĵoj redakti

  • praaj ruinoj el la epoko de Regno Kediri
  • moskeoj
  • universitatoj
  • amuzparkoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans