Kelkaj Floroj Esperantaj
Kolekto de popularaj humuraj rakontetoj
Kelkaj Floroj Esperantaj, laŭkajere eldonita ekde 1903 [1] [2] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas kolekto de "agrablaj legaĵoj kun multaj ilustraĵoj" kiel indikas la subtitolo de la libreto. Nuntempe tiu ĉi antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Witteryck nome komponis tiujn popularajn humurajn rakontetojn kune kun la membroj de la tiama bruĝa Esperanto-klubo kies prezidanto li estis.
Kelkaj Floroj Esperantaj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoon Jozef Witteryck | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 24 | |
Speciale interesaj restas la desegnaĵoj kiuj precipe montras la vestaĵaron kaj internan domaranĝon de la pli-malpli riĉa burĝaro el la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
Recenzoj redakti
|
Referencoj redakti
- ↑ de 1903 al 1909 laŭ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4348, paĝo 378
- ↑ En Historio de Esperanto I, p. 213 estas indikita la jaro 1907 kiel eldonjaro.