Kelly Brook

Kelly BROOK (23-an de novembro 1979 en Rochester; naskiĝnome Kelly Ann Parsons) estas usona aktorino kaj fotomodelo.

Kelly Brook
Kelly Brook at 2015 TCA (cropped).jpg
Persona informo
Naskonomo Kelly Ann Parsons
Naskiĝo 23-an de novembro 1979 (1979-11-23) (41-jara)
en Rochester
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Italia Conti Academy of Theatre Arts
Familio
Amkunulo Thom Evans • Billy ZaneJason Statham • David McIntosh • Aggro Santos • Anderson Silva • Anderson Silva de França
Okupo
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • televida prezentisto
TTT
Retejo http://www.kellybrook.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Ŝi komencis sian karieron en aĝo de 16 jaroj, post kiam ŝi venkis en beleca konkurso. Ŝi estis videbla inter alie en reklamoj pri aŭtomobilo Renault Mégane. Ŝi baldaŭ aperis en Daily Star kaj en 1999 jam en magazinoj kiel GQ kaj FHM. Brook studis tri jarojn aktoradon en la Londona teatra lernejo Italia Conti Academy. Ŝi debutis en flanka rolo en agfilmo Sorted en 2000. Ŝi ludis en la hororfilmo Ripper (2001) kun Andrea Joy Cook kaj Bruce Payne. En la scienc-fikcia agfilmo Absolon (2003), ŝi ludis kun Christopher Lambert kaj Lou Diamond Phillips gravan rolon. En la aventura filmo Survival Island (2005) ludis ŝi edzinon de milionulo Jack Matson (Billy Zane), kiu kun li kaj matroso albordiĝas sur sudmara insulo.

Ĝis disiĝo en 2008, Brook formis amparon kun aktoro Billy Zane.

Filmaro (elekto)Redakti

  • 2000: Sorted
  • 2001: Ripper
  • 2003: Absolon
  • 2004: House of 9
  • 2004: School for Seduction
  • 2005: Deuce Bigalow: European Gigolo
  • 2005: Romy and Michele: In the Beginning
  • 2005: Survival Island
  • 2010: Piranha 3D