Eberdingen

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio
(Alidirektita el Kelta muzeo Hochdorf)

Eberdingen - prononco [E:badingn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6972 loĝantojn.

Eberdingen
Blazono
Eberdingen (Germanio)
Eberdingen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ludwigsburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07042
Poŝtkodo 71735
Aŭtomobila kodo LB
Oficiala Municipokodo 08118012
Politiko
Komunumestro Peter Schäfer
Adreso de la administrejo Stuttgarter Straße 34
Demografio
Loĝantaro 6972 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)48.8794444444448.9652777777778Koordinatoj: 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 272 m
Areo 26,21 km²
Oficiala retejo https://www.eberdingen.de/
vdr

Vidindaĵoj redakti

Plej grava vidindaĵo estas la "tombo de la kelta princo" en la parto Hochdorf an der Enz.

 
Kelta tumulo ĉe Hochdorf an der Enz

Rande de la vilaĝo troviĝas grandega kelta tumulo (tombomonto). Ĝi mezuras 6 metrojn da alteco kaj havas diametron de 60 metroj. La tombo estis elfosita en la jaro 1978 kaj datita al 530 a.K.. La tombo estis lukse ekipata kaj - surprize - neniam prirabata. La situo de la tombo estas elstara, kun rekta rigardo al Hohenasperg, kiu tiutempe estis la princa sidejo kaj rifuĝburgo.

La entombigito estis kelta princo, viro, 40-jaraĝa, kun impona alteco de 1,87 m. Li estis metita sur bronza kanapo. Li estis entombigita kun or-tegita torko (kolringo) sur lia kolo, braceleto sur lia dekstra brako, kaj plej rimarkinde, maldikaj gravuritaj oraj tabuloj estis sur liaj - dume disfalintaj - ŝuoj. Ĉe la piedo de la kanapo estis grandega kaldrono 500-litra, ornamita kun tri leonoj ĉe la randaĵo. La orienta flanko de la tombo enhavis kvar-radan ĉaron tenanta aron de bronzaj pladoj - servico sufiĉe multnombra por servi naŭ kunmanĝantojn.[1]

Referencoj redakti

  1. Literaturo pri la elfosado:

Eksteraj ligiloj redakti